Je 1/30/08, Russ: [...]
>> kvankam tutcerte estis multaj aferoj pri kiuj ambaux gepatroj rolis >> egale. Simile estas pri la rilatoj kun la amikoj kaj amikinoj. > Do vi fundamente rilatas malsame al viaj viramikoj ol al viaj > amikinoj? Interese. Nu kompreneble, estas kelkaj sociaj normoj > kiuj malsamas, ekzemple ke mi kaj viramikoj fojfoje hazarde eniras > saman necesejon samtempe, kaj tiu malofte okazas kun amikinoj pro > tio ke kutime estas apartaj necesejo por malsamaj seksoj. Mi ne fumas, sed mi ofte preterpasas la fumejon en mia laborejo. Estas unu ejo, tie estas pluraj grupoj. Preskaŭ ĉiam mi vidas grupo(j)n da viroj kaj grupo(j)n da inoj, apartajn kaj disajn. Aliflanke, en la teon en la kafejo oni pli ofte trinkas en miksa kompanio. Ial okazas tiel. La knaboj plej ofte ludas aparte de la knabinoj. > Sed pri pli gravaj aferoj kiel temoj konversaciaj, profesia laboro > kaj kunlaboro en projektoj, sxatokupoj (ludoj, filmoj, muziko, > libroj, ktp), turismo kaj kunvojagxado, diskuto pri personaj > problemoj kaj celoj, ktp, mi ne vidas kialon por havi malsamajn > specojn de rilato kun (ge)amikoj baze de ilia sekso. Kiam mia filino estis en la aĝo de mia nepo (iom malpli ol 2 jaroj), mia edzino rezonis proksimume kiel vi: ke temas pri edukaj kliŝoj. Tial ŝi aĉetis ludilan kamionon por la filino. La filino volonte akceptis la donacon, kaj eĉ iom rulis la kamioneton. Tamen kiam post dek minutoj la edzino revenis en ŝian ĉambron, ŝi vidis nian filinon luli la kamionon, vinditan en tuketon. Nun la nepo volonte akceptas pupojn, precipe tiajn kiuj iel blekas aŭ moviĝas; lia unua impulso estas malmunti la pupon por vidi la meĥanismon. [...] > Por eviti miskomprenon: Mi ne disputas ke tio ja okazas; mi bone scias > ke multaj homoj ja havas malsamajn specojn de rilato baze de sekso; mi > nur scivolas kial por tiom multaj homoj tio necesas (aux preferindas) > kaj kial gxi (por iuj homoj) sxajnas tiom evidente "la sola evidenta > vojo". Neniu asertas, ke tio estas "la sola evidenta vojo". Oni povas tute ne marki la genrojn, kaj multaj lingvoj faras tiel. Simile oni povas ne marki devige la gramatikan nombron, tio evitigas kelkajn problemojn kaj estas praktikata en diversaj lingvoj. -- Sergio
