Je 1/30/08, Harri: > Sergio, pri la Fundamenta frazo: [...]
>> Sed laŭ via demando ŝajnas ke vi disponas pri alia interpreto. > Interpereto, kiun vi sxajnigas ne scii. Jam kono pri la reala mondo > en la tempo de Z igas vian interpreton ne facile pravigebla. Komparu la ĵusantaŭan frazon: "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino". Jam ekzistis medicinaj kursoj por la virinoj en Peterburgo. Tial la reala mondo ne malebligis mian interpreton. > Precipe, tre malfacilas trovi motivon por enmeti frazon tiel > interpretendan en bazan ekzercaron. Kaj tamen Z zorgis kontrastigi "kuracistino"n kaj "kuracistedzino"n. > Sed, cxar vi ne konsideras mian interpreton auxtoritata, mi aldonu du > aliajn similinterpretajn gravulojn: > 1. En Unu Konata Reta Gramatiko la esprimo aperas simple cxi tiel: > "gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o". Jes ja, tion sekvas noto pri > logikeco, sed la interpreto restas. > 2. Zamenhof mem, en LR 6 (el La Revuo, 1907), pri "ge": > "Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian > ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de > parenceco; tial mi diradis ekzemple [...] "getajloroj" (en la senco de > "tajloro kaj lia edzino");" > Estas nedubeble, kion "gedoktoroj" signifis, kiam li verkis la > frazon. Via argumentado tamen koncernas la prefikson ge-, ne la sufikson -in. > Ke Sergio interpretas gxin alimaniere, atribuante doktorecon al ambaux > gedoktoroj, estas moderna reinterpreto pri la Fundamento, kaj eblas do > konjekti, ke Sergio aprobas tiajn. Ne nur Sergio. En la de vi indikita respondo Z konkludas: ,---- | Cxar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo ge signifas | simple «de ambaux seksoj», kaj cxar la uzado de la prefikso en tiu cxi | senco neniam donas malkomprenigxon, tial ni povas tre bone uzi tiun | cxi prefikson en cxiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaux | seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaux seksoj, iu sin | turnas kun la vorto «gesinjoroj», li faras nenian eraron, kaj eble mi | mem ankaux de nun iafoje uzados la prefikson en tiu cxi senco. `---- -- Sergio
