Sergio, pri la Fundamenta frazo:

>> "La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P."

> 2. La gesinjoroj P., kies domon vizitis s-ino A., ambaŭ havas la
> titolon doktor(in)o; oni eble povus diri "doktorgeedzoj P.";
> do, s-ro P., krom mem esti doktoro, estas ankaŭ doktorinedzo.
> 
> Cetere eblas imagi, ke la gedoktoroj P. estas gefratoj aŭ aliaj
> parencoj.
> 
> Sed laŭ via demando ŝajnas ke vi disponas pri alia interpreto.

Interpereto, kiun vi sxajnigas ne scii. Jam kono pri la reala mondo en 
la tempo de Z igas vian interpreton ne facile pravigebla. Precipe, tre 
malfacilas trovi motivon por enmeti frazon tiel interpretendan en 
bazan ekzercaron.

Sed, cxar vi ne konsideras mian interpreton auxtoritata, mi aldonu du 
aliajn similinterpretajn gravulojn:

1. En Unu Konata Reta Gramatiko la esprimo aperas simple cxi tiel:
"gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o". Jes ja, tion sekvas noto pri 
logikeco, sed la interpreto restas.

2. Zamenhof mem, en LR 6 (el La Revuo, 1907), pri "ge":

"Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian 
ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de 
parenceco; tial mi diradis ekzemple [...] “getajloroj” (en la senco de 
“tajloro kaj lia edzino”);"

Estas nedubeble, kion "gedoktoroj" signifis, kiam li verkis la frazon. 
Ke Sergio interpretas gxin alimaniere, atribuante doktorecon al ambaux 
gedoktoroj, estas moderna reinterpreto pri la Fundamento, kaj eblas do 
konjekti, ke Sergio aprobas tiajn.

-- 
Harri

Rispondere a