2008/1/30 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi ne fumas, sed mi ofte preterpasas la fumejon en mia laborejo. > Estas unu ejo, tie estas pluraj grupoj. Preskaŭ ĉiam mi vidas grupo(j)n > da viroj kaj grupo(j)n da inoj, apartajn kaj disajn.
Nu kiel mi klarigis, mi ne disputas ke tia afero okazas. Mi mem certe vidas multajn ekzemplojn sen bezono ricevi pliajn. :) > > Por eviti miskomprenon: Mi ne disputas ke tio ja okazas; mi bone scias > > ke multaj homoj ja havas malsamajn specojn de rilato baze de sekso; mi > > nur scivolas kial por tiom multaj homoj tio necesas (aux preferindas) > > kaj kial gxi (por iuj homoj) sxajnas tiom evidente "la sola evidenta > > vojo". > Neniu asertas, ke tio estas "la sola evidenta vojo". Mi ne celis vin nek aliajn specifajn homojn en cxi tiu grupo. Sed certe iuj homoj asertas ke tio estas la sola evidenta vojo, pro iaj argumentoj pri naturo kaj bestoj, aux pro iaj argumentoj religiaj, aux pro ilia propra persona nekapablo sukcesi havi amikojn de alia sekso kiuj ne estas sekskunuloj, ekzemple. Mi suficxe ofte estis en tiaj konversacioj kaj debatoj ke mi povas certigi vin ke iuj ja asertas tion. :) amike russ
