2008/1/30 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
> ideologia premo; oni povas debati, cxu tio estas diskriminacio en la
> profesia agado, cxu oni diru "la regxo Elizabeto la Dua kaj la princo
> Diano" ktp; tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio.  Miaj
> rilatoj kun la patro estis aliaj ol miaj rilatoj kun la patrino;

Nu ankaux miaj, sed same miaj rilatoj kun cxiu grava persono en mia
vivo estas alia ol mia rilato kun alia grava persono, ekzemple inter
mi kaj mia patro, kaj inter mi kaj mia frato.  Ne temas kerne pri
sekso de tiuj personoj.

> kvankam tutcerte estis multaj aferoj pri kiuj ambaux gepatroj rolis
> egale.  Simile estas pri la rilatoj kun la amikoj kaj amikinoj.

Do vi fundamente rilatas malsame al viaj viramikoj ol al viaj
amikinoj?  Interese.  Nu kompreneble, estas kelkaj sociaj normoj kiuj
malsamas, ekzemple ke mi kaj viramikoj fojfoje hazarde eniras saman
necesejon samtempe, kaj tiu malofte okazas kun amikinoj pro tio ke
kutime estas apartaj necesejo por malsamaj seksoj.

Sed pri pli gravaj aferoj kiel temoj konversaciaj, profesia laboro kaj
kunlaboro en projektoj, sxatokupoj (ludoj, filmoj, muziko, libroj,
ktp), turismo kaj kunvojagxado, diskuto pri personaj problemoj kaj
celoj, ktp, mi ne vidas kialon por havi malsamajn specojn de rilato
kun (ge)amikoj baze de ilia sekso.  Se oni celas seksumi kun la
geamikoj, ilia sekso povus gravi, sed alikaze mi ne vidas kialon havi
malsamajn specojn de rilato.

Por eviti miskomprenon: Mi ne disputas ke tio ja okazas; mi bone scias
ke multaj homoj ja havas malsamajn specojn de rilato baze de sekso; mi
nur scivolas kial por tiom multaj homoj tio necesas (aux preferindas)
kaj kial gxi (por iuj homoj) sxajnas tiom evidente "la sola evidenta
vojo".

amike
russ

Rispondere a