Je 1/30/08, Harri:
> Sergio:

>> En la klasika Esperanto la genro de la kolegoj ja estas semantika.
>> Laux la Fundamento, "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino
>> de kuracisto estas kuracistedzino".

> Felicxe la Fundamento ne diras "Virino, kiu kuracas, ne estas
> kuracisto" (kaj "genro" apenaux trovigxas en Esperanto, ecx se temas
> pri kolegoj).

Ĝi ankaŭ ne diras ke "Sinjorino ne estas sinjoro".

> Cetere, kion laux vi signifas la Fundamenta frazo "La doktoredzino A.
> vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P."? Kiujn sxi vizitis?

Por mi ĝi implicas, ke

1. Sinjorino A. estas edziniĝinta al doktoro, kaj ke ŝi mem probable
   ne havas tiom avantaĝan titolon.

2. La gesinjoroj P., kies domon vizitis s-ino A., ambaŭ havas la
   titolon doktor(in)o; oni eble povus diri "doktorgeedzoj P.";
   do, s-ro P., krom mem esti doktoro, estas ankaŭ doktorinedzo.

Cetere eblas imagi, ke la gedoktoroj P. estas gefratoj aŭ aliaj
parencoj.

Sed laŭ via demando ŝajnas ke vi disponas pri alia interpreto.

--
Sergio

Rispondere a