>> Mi ne komprenas kial iu sentus bezonon cxiam indiki sekson se temas
>> pri "privataj rilatoj" sed ne pri profesiaj rilatoj.  Kial la sekso
>> de (ge)amikoj tiom gravas ke cxiam indikendas, sed la sekso de
>> (ge)kolegoj ne gravas?
 
> En la klasika Esperanto la genro de la kolegoj ja estas semantika.
> Laux la Fundamento,
> "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto
> estas kuracistedzino".
 
> La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
> ideologia premo; 

La indiko de semantika genro en la profesioj en la tempo de Zamenhof
ne mirigas min. 
De unu jarcento la moroj kaj la socioj multe ŝanĝiĝis.
En la tempo de Zamenhof mi povas supozi ke la rilatoj inter junaj
viroj kaj virinoj estis tute aliaj ol la nuntempaj, kaj tiutempe la
normala estonto de knabineto estis "resti hejme por sia edzo kaj
infanoj". Poste la profesia mondo multe ŝanĝiĝis (kaj la politika
faros sed tio estas alia temo :-)).

> [...] tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio.  Miaj
> rilatoj kun la patro estis aliaj ol miaj rilatoj kun la patrino;
> kvankam tutcerte estis multaj aferoj pri kiuj ambaux gepatroj rolis
> egale.  Simile estas pri la rilatoj kun la amikoj kaj amikinoj.
> Sergio

Mi samopinias kaj pruvo ke oni sintenas malsame parolante kun viro kaj
parolante kun virino estas en ĉi forumo en la respondoj al mia subita
eniro ĉi tie 
;-) kaj :-)
Nu...povas ridi hodiaÅ­ Mireja


Rispondere a