2008/2/3, Wilhelm Luttermann <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Je Sabato 02 Februaro 2008 20:31:48 Fernando Maia Jr skribis:
> > [...]
> > Sed mi ne
> > dirus "sxi estas instruisto", simple cxar, kiel mi jam diris, mi ne
> trovas
> > similajn ekz-ojn en la alta verkaro. Cxu vi komprenas? Kvankam en la
> frazo
> > ni tuj scias, ke temas pri virino (finfine ni diris "sxi"), la
> klasikajxoj
> > petas akordigi (tion mi opinias pro mia humila sperto). Tamen rimarku,
> ke
> > se anstataux "sxi" ni uzus propran nomon, okaze de ne akordigo kaj
> depende
> > de la nomo la leganto ne scios cxu temas pri viro aux virino.
> > [...]
>
> - "Shi estas instruistino" estas pleonasmo (esprimas dufoje la
> inecon), same kiel "li estas virinstruisto" (au: "li estas
> instruisticho"),
> almenau evitinda, se ne evitenda...
>
> Vilhelmo Lutermano.


Kara, eble vi rimarkis, ke mi jam scias tion. Mi klare diris, ke tion mi
vidas. Tamen cxe la klasikajxoj, t.e. cxe la majstraj verkoj de Esperanto,
oni akordigas "sxi" kaj -in-. Tion evidente mi komprenas laux mia humila
sperto. Tial mi petis ekzemplojn troveblajn cxe verkoj kiaj la antologioj
kaj la krestomatioj esperantaj, per kiuj devas sin gvidi cxiuj lernantoj.

Mi ne diskutas pleonasmon. Mi volas kompreni, kiu estas la vera moro de la
lingvo, ecx se tiu moro estas nuntempe sxangxonta pro ideologiaj kialoj (ne
cxiam honeste anoncitaj kaj ne nepre maldiskuteble validaj).

Amike,

Fernando

Rispondere a