> > Jes, sed ne nur! La logiko ankaux estas kriterio uzenda, laux Zamenhof. > Li per logiko plibonigis sian lingvan kutimon.
Saluton, Pau! Plezuras paroli kun vi; mi kredas, ke ni babilas la unuan fojon. :-) Jes, Z. bone uzis tiun vorton, "logiko". Logiko tamen laux certaj kriterioj, cxar lingvo ne estas ekzatajxo; ni ne konfuzu kaj ne robotigu. Ekz-e uzi "inter si" kaj "per si mem" estas kontraux la logiko de la pronomo "si", tamen tion ni akceptas ecx mallogike, eme komprenante tion kiel specialan adverbon. Kiel bone indikis Renato, Z. sekvis la moron francan, do la klasika Esperanto tiel estas. Oni uzas "li" ankaux kiel gxeneralan porhoman pronomon. Kie estas la logiko zamenhofa? Renato jam diris: en la logiko franca --- kiu ne estas pli ol la moro franca. Tio tiel estas, cxar Z. ne kreis tute novan (tiel artefaritan) lingvon, sed evoluigis ian tiel originalan (kvazaux naturan) lingvon, kun klara etimologio kaj inspiraj (kaj nepraj) heredajxoj. Kiel Viktoro helpis komprenigi, Z. inspirigxis parte en la angla, tiel havanta facilan kaj simplan moron ne uzi genron por gxeneralaj objektoj. Tamen, kiel ankaux Renato helpis komprenigi, estas ia franca influo en Esperanto. Cxu tio estas malbona? Evidente ne... Zamenhof nur elektis sekvi unu kaj alian moron, kaj tiel Esperanto naskigxis jam iom diversa, kun diversaj ecoj. Kompreneble iom euxropa eco, sed ni akceptu la epokon, dum kiu li vivis, kaj komprenu lian veran idealon. La akuzativo, ekz-e, kial oni gxin uzos? Kiu estas la logiko gxin uzi? Simple ne estas logiko, temas nur pri elekto, ia moro, kiun Z. trovis tauxga kaj alportis kiel heredajxon el certaj lingvoj, kiuj havas tiun kazon. > > Mi ne diskutas pleonasmon. Mi volas kompreni, kiu estas la vera moro de > > la lingvo, ecx se tiu moro estas nuntempe sxangxonta pro ideologiaj > > kialoj (ne cxiam honeste anoncitaj kaj ne nepre maldiskuteble validaj). > > Se kutimoj estus la nura normo, la homoj ankoraux vivus kiel bestoj kaj > Esperanton oni neniam estus inventinta. Nu, ni povas amuzigxi per tiaj ludiloj aux diskuti honeste kaj konklude. Evidente estas ajxoj, kiujn oni emas sxangxi, kaj aliajxoj, kiuj restas samaj antaux multe da tempo. Do ni elektu teni la diskuton en gxia centran aferon, ne imagi nehelpemaj metaforoj. Cxu vi konsentas? Laux viaj vortoj neis la klasikan E-on estas "evolui", estas "malkovri la fajron", cxar iel evidente tiu klasika moro estas "kaverna" moro... Kial? Pro logiko? Pro sxajna seksismo? Kiam ni konsideras la unuan, ni rememoru, ke, ecx malgraux tio, ke ni ignoru la pioniran moron (agante iom reformeme), multfoje gravas indiki la inecon, specife en individuaj kazoj, cxu pro kulturaj kialoj, cxu pro trafa kompreneblo. Kiam ni konsideras la duan, ni rememoru, ke tiel ni misjugxas plurajn lingvojn seksismaj, kaj tiel ni ofendas plurajn popolojn, cxar simile estas iliaj lingvoj. Kaj kiel? Kiel ni sxangxos iun moron? Simple per la neo de la vastan esperantan (tiam) "antauxan" moron? Rimarku, ke mi ne defendas tion tiom forte, kiom sxajnas. Dekomence mi diras, ke mi estas nur lernanto, cxar mi parolas E-on antaux malpli ol du jaroj, dum kelkaj revuloj gxin parolas dum jardekoj! Mi nur montras, kiel mi perceptas la esperantan moron (cxu en pioniraj tekstoj, cxu en modernaj, nome de Auld, Piron, Harlow, Ito, ktp.). Tiun moron gxis nun oni nur kontrauxis per personaj opinioj, kiujn kompreneble mi sincere konsideras, sed mi ankaux konsideras la vastan verkaron esperantan (ecx malgraux tio, ke Ito, nia japana majstro, jugxis la e-istaron nekorekteble mallegema popolo! :-)). Gxis la reskribo, kara! Fernando
