> > Fernando Maia Jr skribis: > >Tamen cxe la klasikajxoj, t.e. cxe la majstraj verkoj de Esperanto, > >oni akordigas "sxi" kaj -in-. Tion evidente mi komprenas laux mia humila > >sperto. > > Neniel "akordigo". Tiu fenomeno ne apartenal al la gramatiko de > Esperanto, do ne al la Fundamento. Simple al esprim-kutimoj de la > uzantoj.
Saluton, Hirotaka! Mi pardonpetas se mi uzis maltauxgan vorton, cxar mi ne bone regas Esperanton. Mi pensis, ke "akordigo" transdonos la signifon celitan de mi. Nu, mi ne estas lingvistikisto, tamen gxuste en la Fundamento mi trovas multe da frazoj, kiuj emigas min "akordigi". Mi ne povas diri cxu temas pri gramatiko aux ne sed sxajnas al mi, ke temas almenaux pri moro firma (la fundamenta "gramatiko" mem ecx ne citas la sufikson -in-; mi lernis gxian uzon en la ekzercaro, plena de "evitendaj pleonasmoj" laux Lutermano). Mi cxiam diras, ke mi ne disputas tion, sed gxis nun la mesagxoj de la samideanoj ne sukcesis montri al mi malajn ekzemplojn. Kiam mi skribas en Esperanto, mi emas sekvi la moron jam de tempoj uzatan, kaj tiun moron mi pensas trovi en rekomendataj verkoj. Do kiam mi tion priparolas, mi ne parolas pri esprim-kutimo de ajna uzanto, sed kutimo de pluraj gravaj e-istoj el pluraj landoj (do kun diversaj kutimoj). Lingvo ne estas nur gramatiko, eble, sed ankaux kutimo/moro. Kaj mi tute evitas inventi mian individuan kutimon, esti "kaptita de mia gepatra lingvo" (kiel diras Renato) kaj precipe vundi la moron de la antauxaj e-istoj, kiuj batalis por alvenigi la lingvon gxis mia epoko. Tiu moro, mi ripetas, ne sxajnas al mi simpla uzanta esprim-kutimo. Alie Auld (por citi kiel ekz-on iun anglon) eble havus alian esprim-kutimon ol tio, kion li montris. > >ecx se tiu moro estas nuntempe sxangxonta pro ideologiaj kialoj (ne > >cxiam honeste anoncitaj kaj ne nepre maldiskuteble validaj). > > Laux mia vidpunkto (japanlingvano, kies gramatiko ne havas gramatikan > genron), tia konceptado de la afero mem estas katenita de la nacilingva > kutimo. Gramatika akordigo laux sekso estas ne racia logiko laux mi. Nu, mi ne povas multe opinii, cxar mi bedauxrinde ne konas la japanan. Mi ne scias cxu pri aliaj lingvoj oni povas diri, ke akordigi estas racia aux ne, cxar lingvo mem estas falsa racia afero, regata multe pli de tio, kion gxi heredas de kutimoj ol de racio. Cxiel ajn cxu Zamenhof estis "katenata" de sia lingvo kaj de ties kutimoj?... Mi emas dubi pri tio. Pri la sxajna "katenado", mi dume pensas, ke Z. simple elektis tiun econ (cxefe rilate al homo --- kiel Viktoro jam bone helpis klarigi, li sekvis por gxeneralaj objektoj la econ de la angla). Nun iom post iom multigxas nombroj de aziaj lingvanoj, al kiuj "sxi > estas instruisto" estas tute natura frazo. Kial nur nun? Cxu antauxe la frazo sxajnis stranga? Cetere dankon pro via atento al miaj mesagxoj, Hirotaka! Kore, Fernando
