Mi ne vere komprenas, kial oni ne povas trankvile akcepti faktojn 
anstatau' provi tro pus'i siajn opiniojn.

Se oni objektive legas la Fundamenton  oni vidas ke Zamenhof pli 
mapli sekvis la francan sistemon:

- virino, kiu kuracas, estas kuracistino (ekzerco 36)
- C'ar c'iu amas ordinare personon, kiu estas simila al LI, tial tiu 
c'i patrino varmege amis sian pli maljunan filinon....
- kaj tiel plu en multaj ekzemploj

Dirinte tion (sed oni ja devas agnoski tion unue), ni povas aldoni, 
ke ni ne s'atas tiun sistemon kaj volas evoluigi Esperanton al pli 
senseks-indika lingvo.

Tion ni povas lau'grade fari sed sen perforto [kion mi bedau'rinde 
sentas en la asertoj de multaj] kaj ebligante al tiuj, kiuj volas 
resti c'e la klasika sistemo, resti c'e g'i. Certe, kiam 
esperantistoj el sen-seks-indikaj lingvoj estos la granda plejmulto 
la sistemo pli facile s'ang'ig'os.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a