Mi ne plu komprenas kie iris la diskuto en la temfadeno "amiko/amikino". Estas klare ke laŭkuntekste oni povas diri foje "Ŝi estas instruisto" alifoje "Ŝi estas la sola instruistino" ankaŭ "ŝi instruas iun fakon".
Ĉu iu ĉi tie povas pensi ke temas pri virino kiam li rekte (ne perrete) aŭdas iun diri al li: "Li instruas ĥemion" "Mi renkontis mian amikon"? Mireja
