Fernando skribis:
>Mi pardonpetas se mi uzis maltauxgan vorton, cxar mi ne bone regas
>Esperanton. Mi pensis, ke "akordigo" transdonos la signifon celitan de
>mi. Nu, mi ne estas lingvistikisto, tamen gxuste en la Fundamento mi trovas
>multe da frazoj, kiuj emigas min "akordigi". Mi ne povas diri cxu temas pri
>gramatiko aux ne sed sxajnas al mi, ke temas almenaux pri moro firma (la
>fundamenta "gramatiko" mem ecx ne citas la sufikson -in-; mi lernis gxian
>uzon en la ekzercaro, plena de "evitendaj pleonasmoj" laux Lutermano).

La esenca punkto de mia eldiro estas tio, cxu la esprimo "sxi estas 
instruistino" estas gramatikajxo aux ne.  Laux mi, NE.  Zamenhof klare 
montris la "akordigon" pri gramatika nombro kaj kazo en la 16 reguloj, 
sed tute ne menciis la "akordigon" pri gramatika genro (sekso).  Tiu cxi 
fakto jam suficxas al mi.

>Mi cxiam diras, ke mi ne disputas tion, sed gxis nun la mesagxoj de la
>samideanoj ne sukcesis montri al mi malajn ekzemplojn. Kiam mi skribas en
>Esperanto, mi emas sekvi la moron jam de tempoj uzatan, kaj tiun moron mi
>pensas trovi en rekomendataj verkoj. Do kiam mi tion priparolas, mi ne
>parolas pri esprim-kutimo de ajna uzanto, sed kutimo de pluraj gravaj
>e-istoj el pluraj landoj (do kun diversaj kutimoj). Lingvo ne estas nur
>gramatiko, eble, sed ankaux kutimo/moro. Kaj mi tute evitas inventi mian
>individuan kutimon, esti "kaptita de mia gepatra lingvo" (kiel diras
>Renato) kaj precipe vundi la moron de la antauxaj e-istoj, kiuj batalis por
>alvenigi la lingvon gxis mia epoko.
>Tiu moro, mi ripetas, ne sxajnas al mi simpla uzanta esprim-kutimo. Alie
>Auld (por citi kiel ekz-on iun anglon) eble havus alian esprim-kutimon ol
>tio, kion li montris.

La esprimo "sxi estas instruistino" apartenas al stilo de uzantoj. Do mi 
komprenas, kial vi sxatas (alte taksas) tian esprimon.  Sed mi pensas, 
ke starigi vian argumenton nur sur la uzadoj de Zamenhof kaj aliaj 
eminentuloj estas ne adekvate por pravigi vin. Por akcepti vian 
argumenton mi bezonas pli-malpli racian logikon.

> Nu, mi ne povas multe opinii, cxar mi bedauxrinde ne konas la japanan. Mi
>ne scias cxu pri aliaj lingvoj oni povas diri, ke akordigi estas racia aux
>ne, cxar lingvo mem estas falsa racia afero, regata multe pli de tio, kion
>gxi heredas de kutimoj ol de racio.
>
>Cxiel ajn cxu Zamenhof estis "katenata" de sia lingvo kaj de ties
>kutimoj?... Mi emas dubi pri tio.
>Pri la sxajna "katenado", mi dume pensas, ke Z. simple elektis tiun econ
>(cxefe rilate al homo --- kiel Viktoro jam bone helpis klarigi, li sekvis
>por gxeneralaj objektoj la econ de la angla).

Estas fakto, ke cxiu lingvo havas sian logikon.  Do, kompreneble, alia 
lingvo, alia logiko.
Sed grava estas tio, ke, se Esperanto volas farigxi vere internacia 
lingvo, oni pensu ne nur de latinidlingva vidpunkto sed ankaux de 
alilingvaj vidpunktoj.
Sxajnas al mi, ke vi memvole elektis enprofundigxi en la lingva afero 
pri Esperanto.  Mi aprezas vian fervoron.
Sed bonvole sciu, ke multaj azianoj, lernante Esperanton, cxiam devas 
pripensi lingvajn kutimojn tute aliajn kompare kun sia propra lingvo.

>Nun iom post iom multigxas nombroj de aziaj lingvanoj, al kiuj "sxi
>> estas instruisto" estas tute natura frazo.
>
>Kial nur nun? Cxu antauxe la frazo sxajnis stranga?

Bonvole atentu, ke "nun" rilatas al "multigxas".  La frazo estas tute 
natura jam de antauxe.

>Cetere dankon pro via atento al miaj mesagxoj, Hirotaka!

Mi gxojas vian respondon.

Sincere

2008/02/04 [lun.]                               HIROTAKA Masaaki
__________________________________ http://www.vastalto.com/blog/

Rispondere a