Corobu wrote:

> cxu iu cxi tie povas pensi ke temas pri virino kiam li rekte (ne
> perrete) auxdas iun diri al li:
> "Li instruas hxemion"
> "Mi renkontis mian amikon"?

Mi akordas kun Russ ke "li" estas sendube virgenra, kaj ke "amiko" tute 
ne estas.

Sed mi konstatas, ke Russ kaj mi estas ambaux denaskaj anglaparolantoj. 
La emo en la angla estas pli kaj pli fore de genreco. Ecx vortoj kiuj 
estas tradicie genraj estas pli kaj pli ofte uzataj sengenre. Ekzemple, 
"actor" (aktoro); vidu je 
<http://dictionary.reference.com/search?q=actor&x=0&y=0>, ke temas pri 
"persono", ne "viro".

Tamen, multaj ankoraux uzas gxin nur por viraj aktorantoj, interalie la 
"Oskaroj". (Cxikaze, mu supozas ke temas pri la deziro doni premiojn kaj 
al viroj kaj al virinoj. Se ni traktus virojn kaj virinojn tute egale, 
estus eble ke nur viroj gajnus la premion. Terure!)

Mi rimarkas, ke la problemo ekzistas nur pri vortoj kiuj estas paraj en 
iuj nacilingvoj. Ekzemple, parolantoj de la franca ne havas problemon 
traktante "persono" kiel neuxtran vorton, cxar en la franca ne ekzistas 
"person" kaj "personne". Sed cxar ja ekzistas "ami" kaj "amie", estas 
problemo je "amiko". Do tiu tuta problemo sxajne bazigxas, kaj ne nur 
ian ajn bazan signifon de la Esperanta vorto.

Vi kiuj insistas pri la genreco de tiuj vortoj, demandu vin, "Cxu tiu 
vorto estas genre para en mia propra lingvo?". Por mia parto, mi estas 
preta akcepti la tutan mankon de genreco je cxiuj vortoj krom tiuj, kiuj 
*semantike* estas gxenraj (patro, filo, frato, ktp), ecx se en mia 
propra lingvo la vorto estas parto de genra paro.

Sed mi ankaux konstatas, ke tiu sinteno peze restas sur tio, ke mia 
propra lingvo havas tre malmulte da tiaj genraj paroj.


Rispondere a