Je 2/5/08, Mireja: [...]
> Mi ĵus revenis al mia komputilo por kontroli iojn: > Unue, pri la moroj de la piroloj: > Mi serĉis informojn france pri la piroloj kaj konscias ke mi > misinterpretis la pirolan emon vivi ĉe fruktarboj: mi pensis ke ili > manĝis la nematurajn fruktojn sed ne tiel estas, ili manĝas la > burĝonojn de la fruktarboj. Ne estas multe da fruktarboj en Siberio dum la vintro. Mi plej ofte vidas pirolojn sur la sorparbo ĉe mia fenestro (la sorpoberoj restas dum la vintro sur la arbo). Jen pirolo el la rusa Vikipedio (supozeble ĝi estas kopiebla, ĉar Vikia): http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Bullfinch.png/275px-Bullfinch.png Io tia mankas en ReVo. Kaj jen pirolino sur sorparba branco (el alia kolekto): http://astrotver.info/gallery/images/slava/birds/CRW_4706.jpg -- Sergio
