Je 2/1/08, Fernando:

[...]

> Mi ne sugestis uzi "ultra", kara... Mi parolis pri aliaj
> lingvoj.

Do, mi vin miskomprenis. Pardonon.

> Cxiel ajn, scienco fojfoje bezonas uzi specialajn afiksojn. Ne cxiam
> propresperantaj vortoj servos por tio, cxu vi konsentas?

Ne ĉiam, sed pli ofte iuj opinias.  Ĉe tio oni kutime estas forte
influataj de sia gepatra lingvo.  La rusoj noma la "rektan inteston"
(intestinum rectum) uzante sian propran lingvon, dum la okcidentanoj
por tio bezonas Latinon (rectum).  Tamen ial la okcidentanoj diras
"dika intesto" sen uzi la latinan "crassum".  Kaj tiun malkonsekvencon
la PIVoj trudas al Esperanto: rektumo -- sed dika, maldika intesto.

> Cetere, mi jam eksplikis, ke tiujn ondojn (UV kaj IR) oni nomis
> tiele pro la jena kialo: ekzistas skalo; kiel la plimulto da skaloj
> gxi komencas de malalta valoro kaj sekvas al la plej alta.

Neniel evidentas, kion signifas "alta" rilate al la koloroj.

> Oni komprenas, ke la malalta estas sube (infra) kaj la alta supre
> (ultra).

Min ĉiam amuzis, ke la anglalingvanoj faras tabelojn de literkodoj,
komencante de 0 (supre maldekstre) kaj finante per 255 (sube dekstre).
Kaj poste en la proza teksto "the lower part of the table" kutime
temas pri la supra parto (0...127), kiu grafike estas supre, sed kiu
respondas al la pli malgrandaj valoroj. Ekz-e (reala teksto):

"they are all extensions of the 7-bit US-ASCII code, and therefore
they coincide with US-ASCII and with each other IN THE LOWER HALF,
code points 0-127 (decimal)."

Tiu konfuzo inter "alta" kaj "granda" estas relative pli ofta ĉe la
okcidentanoj ol en mia lingvo.

> Por lumo tiu skalo mezuras frekvencon. Do sub aux antaux la
> rugxa (havanta cx. 600-700 nm da ondo-longeco) estas "IR", kaj sur
> aux post/krom la viola (cx. 400 nm da ondo-longeco) estas UV
> (rimarku, ke ju pli alta la ondo-longeco, des pli malalta la
> frekvenco).

Egale bone oni povas mezuri per ondolongo, kiu estas inversa rilate al
la frekvenco.  La ruĝa lumo havas la plej grandan ondolongon -- sekve,
ĝi estus "la plej alta".

> Evidente se oni konvencius, ke estus dekstren aux maldekstren, la
> afero estus iom malsama laux tiu relativa punkto. Tamen tiel estas
> la konvencio de la internacia sciencistaro.

Ju malpli da konvencioj, des pli bone.  Mi bone scias la ordon de la
koloroj -- kaj mi nenion scias pri konvencio kiu metus la kolorojn en
iun skalon vertikalan.  La rusaj sciencistoj parolas ne pri "alta" kaj
"malalta" limoj de la spekro, sed pri la ekstremoj "viola" kaj "ruĝa".
Laŭ mi, tio estas pli klara esprimmaniero.

>> Cetere, diversaj popoloj havas malsamajn uzojn por la supro kaj subo.
>> La lingvoj latinidaj iel kurioze uzas "malsupra" anstataŭ "malfrua" --
>>  neniu ruso komprenus tion sen aparta klarigo.  Tial la monstra PIVaĵo
>> "la basa Imperio" (tiele!) por mi sencas ne pli ol "la soprana
>> Imperio".  Necesas scii la francan por kompreni ke temas pri "la
>>  malfrua Romio".  Intuicie ruso supozus ke "malsupra" rilatas al io pli
>> antikva (kiel en arkeologio kaj geologio; "li rakontis al mi pri la
>> radikoj de sia gento" -- malsupre kaj plej frue! "Jesuo estas markoto
>>  de Davido" -- supre kaj poste!); por la latinidlingvanoj tamen la
>> tempo ial kreskas inverse, desupre malsupren.

> Mi ne konsentas, kara, kaj sxatus vidi ekz-on pri tio. Laux tio
> dirita de vi mi do pensas samkiel la rusoj.

Mi estus tre ĝoja, se estus simile.  Sed la francoj ja diras "le
Bas-Empire".  Kaj la italoj parolas pri "la alta Renesanco".  Por ruso
tio indikus la pinton, la kulminon de Renesanco; aŭ eble la aproban
aprezon (kiel "la nobla Renesanco"); sed fakte temas nur pri "la frua
Renesanco", kio estas epoko tute alia.

[...]

--
Sergio

Rispondere a