Sergio Pokrovskij kirjoitti:

> La terminoj estas tradiciaj kaj probable hereditaj de PV (tial
> mankus fonto; kompreneble referencoj estas bonvenaj).

Jes, ili estas kopiitaj el PV, plenaj, kun cxiuj ties eraroj:

   Transrugxa: "Kvalifikas nevideblajn malrapide
   vibrantajn radiojn deviitajn de la prismo
   trans la rugxajn."

   Transviola: "Kvalifikas nevideblajn rapidege
   vibrantajn radiojn deviitajn de la prismo
   trans la violaj."

Devus esti "deviigitajn", aux ja prefere "devojigitajn" (por priskribi 
la sciencan fenomenon "refrakto" tauxgus cxi tie ankaux aliaj verboj: 
redirekti, turni, sxangxi direkton, deklini, flankenigi, fleksi). La 
uzon de artikolo cxe "la prismo" mi opinias tute superflua. Priskribi 
lumradiojn "malrapide vibrantaj" estas iom humure, cxar la vibrorapido 
estas cx. 400 THz ("terahercoj", t.e. milionoj da milionoj da vibroj 
en sekundo). Por "kvalifikas" mi preferus "priskribas" aux "karakterizas".

Mi plene samopinias kun Sergio kaj SIBAYAMA pri preferindeco de la 
vortoj "transrugxa" kaj "transviola".

-- 
Harri

PS. Mi jxus rimarkis misan uzon de "devii" ankaux en PIV-2000, sub 
"lenso": "...havanta la econ regule devii la lumradiojn". Eble necesus 
pli vasta kontrolo ankaux en REVO, cxar ni havas similan: "Lentoforma 
disko el vitro aŭ kristalo, limigita per unu aŭ du kurbaj supraĵoj, 
kaj havanta la proprecon regule devii la lumradiojn." Uzante la vorton 
"devojigi" apenaux iu tiel erarus. Mi petas pli spertajn 
REVO-manipulantojn korekti la vortojn, cxar mi mem nur malrapide 
prilaboras xlm-kodon.

Rispondere a