Je 2/1/08, Fernando:

> Karaj,

> ReVo prezentas la vortojn "ultraviolet" kaj "infrared" (mi elektis
> uzi la anglan) kiel ekvivalentajn al "transviola" kaj "transrugxa",
> tamen gxi ne citas referencon.

La terminoj estas tradiciaj kaj probable hereditaj de PV (tial
mankus fonto; kompreneble referencoj estas bonvenaj).

> Cxu tiujn vortojn sugestis ReVo? Aux ili jam aperis en iu verko?

Estas pli ol 1400 trafoj por "transviola"
http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=transviola+OR+transviolan+OR+transviolaj+OR+transviolajn+&retejo=+
kaj 2750 trafoj por "transrugxa"
http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=transru%C4%9Da+OR+transru%C4%9Dan+OR+transru%C4%9Daj+OR+transru%C4%9Dajn+OR+transrugxa+OR+transrugxan+OR+transrugxaj+OR+transrugxajn+OR+transrugha+OR+transrughan+OR+transrughaj+OR+transrughajn+OR+transru%C3%B8a+OR+transru%C3%B8an+OR+transru%C3%B8aj+OR+transru%C3%B8ajn+&retejo=+

> Nu, ili estas malgxustaj... "Trans" ne montras cxu la radio estas
> sube aux supre de certa spektra frekvenco.

Ili estas trans la limoj de la videbla parto de la spektro.  Kiam oni
staras ĉe la la limo (ĉu ĉe la violo, ĉu ĉe la ruĝo), la priskribo
"trans la limo" sufiĉe klare sugestas, pri kiu limo temas.  Samkiel
kiam oni staras ĉe la pordo, oni facile komprenas, kie estas
"transporde".

> Scienco uzas "ultra" por montri, ke la frekvenco de "ultraviolet"
> estas supre de la viola.

Unue, "ultra" ne estas prefikso de Esperanto.  Due, por mi estas tute
sensenca priskribo "supre" kiam temas pri koloroj.  Diri ke "verda"
estas "super la ruĝa" por mi sencas ne pli ol diri ke ĝi estas dekstre
de la ruĝa.

Cetere, diversaj popoloj havas malsamajn uzojn por la supro kaj subo.
La lingvoj latinidaj iel kurioze uzas "malsupra" anstataŭ "malfrua" --
neniu ruso komprenus tion sen aparta klarigo.  Tial la monstra PIVaĵo
"la basa Imperio" (tiele!) por mi sencas ne pli ol "la soprana
Imperio".  Necesas scii la francan por kompreni ke temas pri "la
malfrua Romio".  Intuicie ruso supozus ke "malsupra" rilatas al io pli
antikva (kiel en arkeologio kaj geologio; "li rakontis al mi pri la
radikoj de sia gento" -- malsupre kaj plej frue! "Jesuo estas markoto
de Davido" -- supre kaj poste!); por la latinidlingvanoj tamen la
tempo ial kreskas inverse, desupre malsupren.

[...]

--
Sergio

Rispondere a