> > > Scienco uzas "ultra" por montri, ke la frekvenco de "ultraviolet" > > estas supre de la viola. > > Unue, "ultra" ne estas prefikso de Esperanto. Due, por mi estas tute > sensenca priskribo "supre" kiam temas pri koloroj. Diri ke "verda" > estas "super la ruĝa" por mi sencas ne pli ol diri ke ĝi estas dekstre > de la ruĝa.
Saluton, Sergio! Mi ne sugestis uzi "ultra", kara... Mi parolis pri aliaj lingvoj. Cxiel ajn, scienco fojfoje bezonas uzi specialajn afiksojn. Ne cxiam propresperantaj vortoj servos por tio, cxu vi konsentas? Cetere, mi jam eksplikis, ke tiujn ondojn (UV kaj IR) oni nomis tiele pro la jena kialo: ekzistas skalo; kiel la plimulto da skaloj gxi komencas de malalta valoro kaj sekvas al la plej alta. Oni komprenas, ke la malalta estas sube (infra) kaj la alta supre (ultra). Por lumo tiu skalo mezuras frekvencon. Do sub aux antaux la rugxa (havanta cx. 600-700 nm da ondo-longeco) estas "IR", kaj sur aux post/krom la viola (cx. 400 nm da ondo-longeco) estas UV (rimarku, ke ju pli alta la ondo-longeco, des pli malalta la frekvenco). Evidente se oni konvencius, ke estus dekstren aux maldekstren, la afero estus iom malsama laux tiu relativa punkto. Tamen tiel estas la konvencio de la internacia sciencistaro. Cetere, diversaj popoloj havas malsamajn uzojn por la supro kaj subo. > La lingvoj latinidaj iel kurioze uzas "malsupra" anstataŭ "malfrua" -- > neniu ruso komprenus tion sen aparta klarigo. Tial la monstra PIVaĵo > "la basa Imperio" (tiele!) por mi sencas ne pli ol "la soprana > Imperio". Necesas scii la francan por kompreni ke temas pri "la > malfrua Romio". Intuicie ruso supozus ke "malsupra" rilatas al io pli > antikva (kiel en arkeologio kaj geologio; "li rakontis al mi pri la > radikoj de sia gento" -- malsupre kaj plej frue! "Jesuo estas markoto > de Davido" -- supre kaj poste!); por la latinidlingvanoj tamen la > tempo ial kreskas inverse, desupre malsupren. Mi ne konsentas, kara, kaj sxatus vidi ekz-on pri tio. Laux tio dirita de vi mi do pensas samkiel la rusoj. Cetere, mi profitos tiun spacon por danki pro la ekzemplo rilate al "infekti" kiel bonsenca vorto. Mi hontas pro tio, ke mi pigris kaj ne sercxi cxe ReVo la vortojn. Ja sxajnas, ke Zamenhof volis uzi infekti kiel certaj lingvoj figure uzas kontagxi. Respekte, Fernando
