> Ili estis jam en PV; PIV1 konsideras "transruĝa" kaj "infraruĝa" kiel
> sinonimojn; kaj PIV2 difinas la nocion ĉe "infraruĝa", kaj plusendas
> al tiu de "transruĝa".  Tamen mi devas averti vin, ke la fakan
> terminaron de PIV2 grandparte verkis homoj, iuj el kiuj (ne ĉiuj) 
> pli zorgis pri konfirmiĝo al la okcidenta (fakte, angla) normo, ol 
> pri la tradicioj de Esperanto.  Tial tute facilanime ili redifinadis
> eĉ la vortojn Fundamentajn (ekz-e "pirolo"), sen zorgi iel ajn pri
tio, ke
> ni kaj niaj infanoj jam delonge nomas la koncernan ĉarman birdon per
> tiu Fundamenta nomo (eble la francoj ĝin ne konas?).  Resume, PIV2 ne
> estas verko de esperantistoj.
>  
> --
> Sergio


Saluton al ĉiuj!
Ĉu mi povas doni mian opinion kaj demandi ion al Sergio?

Mi opinias tute bonaj la vortojn "transruĝa" kaj "transviola".  Mi
mem, sen la influo de vortaro kiun mi ne posedas (PIV-ojn mi ne
posedas), dirus "transviolo" kaj "transruĝo". Mi posedas nur unu
libran vortaron, tiu de Gaston Waringhien kaj ĵus ene kontrolis: ambaŭ
vortoj estas, kaj la trans-prefiksitaj kaj la kvazaŭ klonaĵoj
"ultraviola" kaj "infraruĝa".

Pirolo estas birdo kiu vivas en la kamparo pli ol en urboj. Pro tio
multaj francoj neniam vidis reale pirolon.
Ili estas tre bela birdo kiu frandas fruktojn en la arboj.
Jen rakonteto:
Iam, kelkajn jarojn antaÅ­ la forpaso en 2003 de onjo (la fratino de
mia patrino), kiam ni vizitis ŝin por la novjaro kaj Pasko, plurfoje
mi aÅ­dis: 
"C'est le "beuf" qui vient tous les jours."
(Jen la pirolo kiu ĉiutage venas).
Apud la fenestro de ŝia kuirejo staris persikarbeto kiu probable
kreskis kiam ni infanaj ĵetis tien persikokernon...
Mia onklino ne konis la francan vorton de tiu birdo sed konis la
bretonan "beuf" (la sono kiun mi aÅ­dis estis "binv", la "in"  estas
proksima de la franca "thym"). Mi mem ne konis la vorton "bouvreuil"
ĉar mi enkapigis la vorton "binv".
Mia demando estas:
Ĉu "pirolo" estas la fundamenta vorto por tiu tre bela birdo?
Mireja


Rispondere a