Je 2/3/08, Fernando: [...]
>> Neniel evidentas, kion signifas "alta" rilate al la koloroj. > Vi pravas. Tamen, kiam ni parolas pri IR kaj UV, ni ne parolas pri > koloroj, cxar IR kaj UV ne estas koloroj mem. Eble vi ne rimarkis: la terminoj "infraRED" kaj "ultraVIOLET" entenas en si koloronomojn. Sen rilatigo al la koloroj ĉi tiuj terminoj ne povas funkcii. [...] >> Egale bone oni povas mezuri per ondolongo, kiu estas inversa rilate >> al la frekvenco. La ruĝa lumo havas la plej grandan ondolongon -- >> sekve, ĝi estus "la plej alta". > Oni ja povas, Sergio, sed la sciencistaro preferas frekvencon. Kie > ni trovos tiun mezuron per ondolongo? Ekz-e en PIV2, kie la "infraruĝa" (PIV2 malamas Esperanton kaj uzas vortojn neesperantajn) estas difinita per la intervalo inter 800nm kaj 1mm. Oni ankaŭ parolas pri "ultrashort waves" -- kio cetere bele ilustras mian tezon pri konfuzo inter "ultra", "alta" kaj "(mal)pli granda". > Eble nur kun tiu per frekvenco (kiu klare regas). Mi ne konas alian, > kaj mi ofte laboras kun tion, cxar ni, geologoj, ofte "procesas" > sputinikajn bildojn (mi amegas tiun vorton sputiniko :-)). (Pri la > uzo de procesi, mi ne scias cxu mi devus uzi procezi; mi verdire ne > scias cxu la vorto procezo estas cxiom bezonata... Renato, cxu "bona > lingvo" parolas pri tio? :-)). "Proceso" estas termino jura. "Procezo" estas fenomeno natura aŭ teĥnika, tamen ĝi evoluas per si mem -- kaj tial "procezi" estas verbo netransitiva. Sed vi ŝajne celas ion alian, kion en Esperanto ni nomas "prilabori" aŭ "trakti". La angla lingvo konfuzas ĉiujn tri aferojn, sed ekz-e la franca ilin distingas: proceso = procès procezo = processus prilabori = traiter (les données etc) >> Evidente se oni konvencius, ke estus dekstren aux maldekstren, la >> afero estus iom malsama laux tiu relativa punkto. Tamen tiel estas >> la konvencio de la internacia sciencistaro. >> Ju malpli da konvencioj, des pli bone. Mi bone scias la ordon de la >> koloroj -- kaj mi nenion scias pri konvencio kiu metus la kolorojn en >> iun skalon vertikalan. La rusaj sciencistoj parolas ne pri "alta" kaj >> "malalta" limoj de la spekro, sed pri la ekstremoj "viola" kaj "ruĝa". >> Laŭ mi, tio estas pli klara esprimmaniero. > Sergio, se ni parolas pri "ordo de la koloroj", tie estas > konvencio. Certe por rusoj rugxa estas la unua koloro, kaj viola la > lasta. Cxu tio malveras? Tiu konvencio oni ne elektis dum kunsido, > gxin ni heredis de la fruaj tempoj de la optika studo. Ĝin ni trovis en la naturo. Neŭtono ĝin vidis per prismo; vi mem povas observi ĝin en ĉielarko, ekz-e http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Rainbow_above_Kaviskis_Lake%2C_Lithuania.jpg/180px-Rainbow_above_Kaviskis_Lake%2C_Lithuania.jpg Interalie, en la ĉielarko la viola estas malsupre, kaj la ruĝa, supre :) > Mi estis tiu, kiu uzis la vorton "alta" en tiu diskuto, sed ne > necesas pensi vertikale. Mi gxin uzis por montri, ke estas relativa > direkto en la lumstudado (ni konsideras lumon ecx la > nevideblajxoj). Do, kiel mi antauxe jam diris, la vortoj IR portas > la sencon sub/antaux/malkrom la rugxa, kaj UV supre/post/krom la > viola. Ne necesas pensi vertikale, vi ecx povas pensi desktre, > maldesktre, sed cxar ekzistas ordo de koloroj, ne gxustas uzi trans > dufoje por malsamaj relativaj direktoj (transrugxa kaj transviola > celas reprezenti en la sama ideo-kampo malsamaj relativaj > direktoj). Cxu vi komprenas? Mi komprenas, sed mi ne konsentas. La du terminoj implicas ke oni rigardas el ene de la videbla spektro (alie paroli pri la koloroj ne sencas, vi mem ĵus diris tion); kaj oni indikas la direkton el interne trans limon -- trans la ruĝon aŭ trans la violon. Tiuj du direktoj do estas reciproke kontraŭaj. Situacio sufiĉe ofta. Kio por mi en Siberio estas "supren", tio sama (absolute) estas por vi en Brazilo "suben" (relative). Simile por la observanto staranta ene de la spektro: se "trans la ruĝon" estas "dekstren", tiam "trans la violan" estas "maldekstren". La ruĝo kaj la violo per si mem indikas la direkton. Kaj por mi estas multe pli klara la indiko "en interne trans la ruĝon", ol "sub la ruĝon". Ĉar la unua estas objektiva: jen la videbla spektro, jen ĝia ruĝa limo -- la direkto estas nemiskomprenebla. Sed "sub la ruĝon" aŭ "dekstren de la ruĝa" estas pure konvenciaj kaj situaciaj: en la dekstra kruro de la ĉielarko mi vidas ruĝon dekstre, en la maldestra parto ĝi situas dekstre. Tute konfuze kaj malintuicie! > Mi denove diras: mi ne disputas iun novan vorton, mi nur rimarkis, > ke tiuj vortoj malgxustas kaj demandis cxu ili jam aperis en bona > scienca teksto. Iu samideano (Sibajama, se mi bone memoras) montris, > ke ili almenaux aperas en PIV. Tamen ili estas nur ties sugesto (aux > ecx nur vortara sugesto)? Tiel staras nun la demando. Ili estis jam en PV; PIV1 konsideras "transruĝa" kaj "infraruĝa" kiel sinonimojn; kaj PIV2 difinas la nocion ĉe "infraruĝa", kaj plusendas al tiu de "transruĝa". Tamen mi devas averti vin, ke la fakan terminaron de PIV2 grandparte verkis homoj, iuj el kiuj (ne ĉiuj) pli zorgis pri konfirmiĝo al la okcidenta (fakte, angla) normo, ol pri la tradicioj de Esperanto. Tial tute facilanime ili redifinadis eĉ la vortojn Fundamentajn (ekz-e "pirolo"), sen zorgi iel ajn pri tio, ke ni kaj niaj infanoj jam delonge nomas la koncernan ĉarman birdon per tiu Fundamenta nomo (eble la francoj ĝin ne konas?). Resume, PIV2 ne estas verko de esperantistoj. -- Sergio
