Resaluton, kara Sergio!

> Cetere, mi jam eksplikis, ke tiujn ondojn (UV kaj IR) oni nomis
> > tiele pro la jena kialo: ekzistas skalo; kiel la plimulto da skaloj
> > gxi komencas de malalta valoro kaj sekvas al la plej alta.
>
> Neniel evidentas, kion signifas "alta" rilate al la koloroj.


Vi pravas. Tamen, kiam ni parolas pri IR kaj UV, ni ne parolas pri koloroj,
cxar IR kaj UV ne estas koloroj mem. Ni diras rugxa/orangxa/.../viola por
apartigi certajn intervalojn de frekvenco/ondolongo, kiuj evidente temas pri
tiuj intervalojn, kiujn niaj okuloj kaptas kiel la respondajn kolorojn.

Min ĉiam amuzis, ke la anglalingvanoj faras tabelojn de literkodoj,
> komencante de 0 (supre maldekstre) kaj finante per 255 (sube dekstre).
> Kaj poste en la proza teksto "the lower part of the table" kutime
> temas pri la supra parto (0...127), kiu grafike estas supre, sed kiu
> respondas al la pli malgrandaj valoroj. Ekz-e (reala teksto):
>
> "they are all extensions of the 7-bit US-ASCII code, and therefore
> they coincide with US-ASCII and with each other IN THE LOWER HALF,
> code points 0-127 (decimal)."
>
> Tiu konfuzo inter "alta" kaj "granda" estas relative pli ofta ĉe la
> okcidentanoj ol en mia lingvo.


Nu, tiu teksto certe fusxas. Sed ne gxeneraligu. Vi ne legos ion tian
faritan de bonan brazilan scienciston, ekz-e. Kaj verdire mi neniam legis
ion tian en miaj angla-lingvaj sciencaj revuoj (kiuj estas vere bonegaj,
kredu). Mi kredas, ke temas multe pli pri fusxajxo ol gxenerala moro.

> Por lumo tiu skalo mezuras frekvencon. Do sub aux antaux la
> > rugxa (havanta cx. 600-700 nm da ondo-longeco) estas "IR", kaj sur
> > aux post/krom la viola (cx. 400 nm da ondo-longeco) estas UV
> > (rimarku, ke ju pli alta la ondo-longeco, des pli malalta la
> > frekvenco).
>
> Egale bone oni povas mezuri per ondolongo, kiu estas inversa rilate al
> la frekvenco.  La ruĝa lumo havas la plej grandan ondolongon -- sekve,
> ĝi estus "la plej alta".


Oni ja povas, Sergio, sed la sciencistaro preferas frekvencon. Kie ni
trovos tiun mezuron per ondolongo? Eble nur kun tiu per frekvenco (kiu klare
regas). Mi ne konas alian, kaj mi ofte laboras kun tion, cxar ni, geologoj,
ofte "procesas" sputinikajn bildojn (mi amegas tiun vorton sputiniko
:-)). (Pri la uzo de procesi, mi ne scias cxu mi devus uzi procezi; mi
verdire ne scias cxu la vorto procezo estas cxiom bezonata... Renato, cxu
"bona lingvo" parolas pri tio? :-)).

> Evidente se oni konvencius, ke estus dekstren aux maldekstren, la
> > afero estus iom malsama laux tiu relativa punkto. Tamen tiel estas
> > la konvencio de la internacia sciencistaro.
>
> Ju malpli da konvencioj, des pli bone.  Mi bone scias la ordon de la
> koloroj -- kaj mi nenion scias pri konvencio kiu metus la kolorojn en
> iun skalon vertikalan.  La rusaj sciencistoj parolas ne pri "alta" kaj
> "malalta" limoj de la spekro, sed pri la ekstremoj "viola" kaj "ruĝa".
> Laŭ mi, tio estas pli klara esprimmaniero.


Sergio, se ni parolas pri "ordo de la koloroj", tie estas konvencio. Certe
por rusoj rugxa estas la unua koloro, kaj viola la lasta. Cxu tio
malveras? Tiu konvencio oni ne elektis dum kunsido, gxin ni heredis de la
fruaj tempoj de la optika studo. Mi estis tiu, kiu uzis la vorton "alta" en
tiu diskuto, sed ne necesas pensi vertikale. Mi gxin uzis por montri, ke
estas relativa direkto en la lumstudado (ni konsideras lumon ecx la
nevideblajxoj). Do, kiel mi antauxe jam diris, la vortoj IR portas la sencon
sub/antaux/malkrom la rugxa, kaj UV supre/post/krom la viola. Ne necesas
pensi vertikale, vi ecx povas pensi desktre, maldesktre, sed cxar ekzistas
ordo de koloroj, ne gxustas uzi trans dufoje por malsamaj relativaj direktoj
(transrugxa kaj transviola celas reprezenti en la sama ideo-kampo malsamaj
relativaj direktoj). Cxu vi komprenas?

Mi denove diras: mi ne disputas iun novan vorton, mi nur rimarkis, ke tiuj
vortoj malgxustas kaj demandis cxu ili jam aperis en bona scienca teksto. Iu
samideano (Sibajama, se mi bone memoras) montris, ke ili almenaux aperas en
PIV. Tamen ili estas nur ties sugesto (aux ecx nur vortara sugesto)? Tiel
staras nun la demando.

Respekte,

Fernando

Rispondere a