Je 2/14/08, Wieland:
> Kara Sergio,

>  Thursday, February 14, 2008, 5:32:56 AM, Sergio/vi skribis:

SP>> Estas konata problemo, ke komo en <kap> antaux <var>, ...
SP>> algluigxas al la unua kapvorto, kaj sekve en la indeksoj
SP>> gxi aperas kun tiu malnecesa komo.  Mi provis eviti tion
SP>> surmetante <var>ojn sur ambaux kapvortojn:

> Jes, ankaux mi konas la problemon. Mi provis solvi tion en la
> sercxo.

Ĉioma <var> supozeble estas tute regula rilate la serĉon.

>  Laux mi estas malbona ideo adapti la xml-formaton tiel, ke la
>  html-rezulto kun la nun programo estas bela.

Ĉu tio ne estas la deklarita celo de la tuta SGML-ideo?  Alivorte, uzi
XML-on estas malbona ideo, ĉu?  Mi ne aŭdacus konkludi tiel.

> Oni jam tro faris tion.

Ŝajnas, ke estas nur unu ne tro malfacila problemo: la referencvorto
en la tradukrubriko.

>  Do vi ne povas solvi tion.

Mi ne povas, tio postulas ŝanĝon en la koncerna skripto.

>  Fakte Volfram devus fari tion,

Jes, tio estas lia prerogativo.

> sed sxajne li estas tre okupita kaj ne multe okuktigxas pri ReVo.

Tutegale iam necesos flegi la skriptojn.  Eble li finfine faros tion;
eble iu alia trovos tempon por proponi la flikaĵon.

>  Do mi ankaux povas solvi per (malbela) solvo. Mi povas forigi la
>  troajn komojn, kiam Volfram sendas indekson.

>  Kiu volas kompari sercxu Alpoj aux Alpa Montaro.

Mi vidas duoblan fuŝon: en la Indekso "Alpoj,"; en la tradukoj, egale:
,----
| germanaj
| A~oj, : Alpen;
`----

>  Mi petas, ne faru tiel kaj forigu tion.

Mi ne estas konvinkita.  Ĉe mia solvo du el la tri uzmanieroj aspektas
tute ĝuste: La drv-kapvorto kaj la Indekso.  Nur la traduko bezonas
prilaboron (kaj eĉ tie, oni povas vidi la drv-kapon per alklako sur la
komo).  Krome, ĝi estas pli simetria kaj kohera kun aliaj listoj (kp
refgrp, trdgrp).

--
Sergio

Rispondere a