At 04/05/2008 12:43, you wrote:
>Je 5/4/08, Marc: [...] > Koncerne la vortojn de la tipo X(in)o mi trovis
>oportuna la uzon de > krampoj. Ili estas interpretendaj per: estas fakte
>du kapvortoj, > sed la difino estas komuna kaj prezentata neuxtre. Tio
>aparte > tauxgas por tiuj vortoj, kies Xo-formo povas esti komprenata
>jen > virgenre, jen neuxtre, kaj ebligas prezenti la aferon sen
>alpreno > de decido pri la genro de Xo > amant(in)o: Homo,
>kiu... Kio kondukas al du egalsencaj difinoj: amatino: Homo kiu ... amato:
>Homo kiu ... kaj sekve ebligas la frazojn kiel "Åi estas lia amato
>...". Hm. Por mi tio havas alian sencon ol "Åi estas lia amatino
>...". AnkoraÅ pli tikla estas "Li estas Åia amatino" -- kiu tamen estas
>tute ebla laÅ ReVo, kaj neniel diferencas disde "Li estas Åia
>amato". La diferenco inter "amato" kaj "amatino" estas do ne pli granda,
>ol la diferenco inter "skribtablo" kaj "skribotablo", aÅ inter "amindo"
>kaj "amindeco".
Vi miskomprenis. La celo ne estas diri, ke "amato" kaj "amatino" estas
egalsencaj, sed ke ambaux havas sencon dedukteblan el la neuxtrala (kaj
neuxtra) difino "homo, kiu...". La neuxtra difino estas gxuste pravigita de
la fakto, ke oni per unu difino deziras difini du malsamajn vortojn. La
difino respondas precize al neniu el ambaux (aux nur al la sen-in-sufiksa,
se oni estas neuxtristo), sed la preciza difino de ambaux estas deduktebla
de tiu neuxtra difino.
Temas pri diskutebla konvencio, mi tion agnoskas, sed la ununura
konsekvenca alternativo estas:
amato
1: Viro, kiu amas.
2: Homo, kiu amas.
Rimarko: Sergio kontrauxas la duan signifon, sed gxi estas uzata de
neuxtristoj.
amatino
Virino, kiu amas
Kore,
Marc