jxeromo:
>luiz:
> > >LP> Ekde nun ni povas forigi tiajn: - adultul(in)o
>
>wieland:
> > >Mi ne certas, cxu vere estas plibonigo anstatauxigi "adultul(in)o"
> > >per "adultulo, adultulino" kiel variantoj. Eble jes, eble ne.
>
>luiz:
> > hmm, kiam temas pri (in), oni prefere demetu "(in)"...
> >
> > akuz(aĵ)o
> > ... oni devus agi same kiel pri tekniko/teĥniko, unu el ili devas esti
> > preferata...
> > Nu, pri aer(o)kondukilo kaj similaj eblas, kaj eble oni preferos tiel,
> > uzi <var>.
>
>mi samopinias. laux mi oni evitu krampojn en kapvortoj. oni disigu
>kapvortojn malsamajn laux vortkonstruo (adultulo / adultulino, akuzo /
>akuzajxo) sed oni uzu "var" por simplaj variajxoj formaj (aerkondukilo
>/ aerokondukilo).
Mi konsentas, ke oni certe ne uzu "var" por prezenti malsamsencajn
derivajxojn (kiel adultulo/adultulino) aux malsamradikajn vortojn (kiel
tekniko/tehxniko). Koncerne la vortojn de la tipo X(in)o mi trovis oportuna
la uzon de krampoj. Ili estas interpretendaj per: estas fakte du kapvortoj,
sed la difino estas komuna kaj prezentata neuxtre. Tio aparte tauxgas por
tiuj vortoj, kies Xo-formo povas esti komprenata jen virgenre, jen neuxtre,
kaj ebligas prezenti la aferon sen alpreno de decido pri la genro de Xo
amant(in)o: Homo, kiu...
Mi kompreneble ne objxetas starigon de alia konvencio, sed oni tiam
konsideru la bezonon reredakti la jamajn artikolojn.
Kore,
Marc