Je 5/4/08, Marc:

[...]

>  Koncerne la vortojn de la tipo X(in)o mi trovis oportuna la uzon de
>  krampoj. Ili estas interpretendaj per: estas fakte du kapvortoj,
>  sed la difino estas komuna kaj prezentata neuxtre. Tio aparte
>  tauxgas por tiuj vortoj, kies Xo-formo povas esti komprenata jen
>  virgenre, jen neuxtre, kaj ebligas prezenti la aferon sen alpreno
>  de decido pri la genro de Xo

>          amant(in)o: Homo, kiu...

Kio kondukas al du egalsencaj difinoj:

amatino: Homo kiu ...
amato: Homo kiu ...

kaj sekve ebligas la frazojn kiel "Ŝi estas lia amato ...".  Hm.  Por
mi tio havas alian sencon ol "Ŝi estas lia amatino ...".  Ankoraŭ pli
tikla estas "Li estas ŝia amatino" -- kiu tamen estas tute ebla laŭ
ReVo, kaj neniel diferencas disde "Li estas ŝia amato".  La diferenco
inter "amato" kaj "amatino" estas do ne pli granda, ol la diferenco
inter "skribtablo" kaj "skribotablo", aŭ inter "amindo" kaj
"amindeco".

--
Sergio

Rispondere a