Wieland, -- Wieland Pusch skribis: >LP> Saluton, Karaj, >LP> Ekde nun ni povas forigi tiajn: >LP> - adultul(in)o >LP> http://www.reta-vortaro.de/revo/art/adult.html#adult.0ulo
>Mi ne certas, cxu vere estas plibonigo anstatauxigi "adultul(in)o" >per "adultulo, adultulino" kiel variantoj. Eble jes, eble ne. hmm, kiam temas pri (in), oni prefere demetu "(in)" se fakte oni volas aperigi in-vorton, tiam tiu estu aparta derivaĵo. Oni nuligas efikon de -in, se oni diras, ke la difino estas la sama. Pri: aer(o)kondukilo akuz(aĵ)o ... oni devus agi same kiel pri tekniko/teĥniko, unu el ili devas esti preferata, kaj ricevi rektan sendon de alia. Male oni ne trovos tion per serĉo, nek unu, nek alian variaĵon. Nu, pri aer(o)kondukilo kaj similaj eblas, kaj eble oni preferos tiel, uzi <var>. Mi ankoraŭ devas fari iujn riparojn, se mi bone memoras, iam mi aldonis: busa haltejo; aŭtobusa haltejo; aŭtobushaltejo kaj bushaltejo, la tri unuaj sendas al la lasta. Almenaŭ ĉi tie tiam oni konsentis apartigi ilin. >LP> - Afrodito, Afrodita >LP> http://www.reta-vortaro.de/revo/art/afrodit.html#afrodit.0o >En tio kazo certe jes. Tre bone. Estas pluraj tiaj. >Mi povas auxtomate nombri la derivajxojn, sed mi ne povas auxtomate >transformi al variantoj. Certe estas manlaboro prilabori la >xml-dosierojn. Estas nur 650 kazoj :-) > >Eble ni interkonsentu, kiu faras kion por eviti samtempajn sxangxojn. Tio estas laboro por preskaŭ plena semajno de unu homo. Tamen enkalkuliĝis "adultul(in)o"? mi kredas ke ne... Amike, luiz
