Harri:

>Cxu li povus proponi novan radikon pli neuxtralan, ekz. el la araba?

Mi provu proponi kelkajn el la araba, sadik-o, sahib-o, ktp. Sed la 
araba ne estas bona lingvo, se oni serc'as seks-neuxtran vorton por amik-o.

Eble ni povus utiligi la japanan "tom-o". Eble ni povus alpreni la 
suahilan "rafik-o", sed ni devus tre rigore unue debati inter ni, c'u 
ni volas vere tiun vorton, kiu estu seks-neuxtra. Nia volo s'ajnas 
ankau' dependi de tio, c'u ni opinias, ke ekzistas simpla "amikeco" 
inter viro kaj ino. Ec' la anglalingvanoj s'ajnas havi kelkajn dubojn 
pri tio, kiam ili precizigas ke ili feriis en Francujo kun sia in-amiko.

Tio okazus ankau' al esperantistoj, kiu uzus, ekzemple, frend-o. 
Virino dirus: Mi veturis al la UK kun mia vir-frendo, kaj tie mi 
renkontis multajn frendojn. Viro dirus: Mi veturis al la Uk kun mia 
frendino, kaj tie mi renkontis multajn frendojn.

La afero estas pli komplika ol mi imagis.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a