--- Teodoro Sankaro wrote:

[...]

> Atendu alian momenton...mi vidas ke ankaux la franca la itala, la
> hispana, la portugala, fakte cxiu latinida lingvo uzas tiun vorton, cxar
> gxi estas efektive latina vorto! Kaj mi vidas ke ankaux la germana kaj
> la nederlanda pruntis gxin. Hm...

> Gxi do estas akceptebla Esperanto vorto laux la 15-a regulo.

Cxu vi ne rimarkis?  Mi ja akceptas gxin - tamen nur por la herca
signifo.  La demando ne estas, cxu entute akcepti la radikon FREKVENC,
la demando estas, kiun sencon gxi havu en Esperanto/

> Kaj la verko estis sendube statistika verko, do la auxtoro rajtas
> uzi fakan vorton el la internacia vortstoko.

La angla lingvo havas nur vorton "frequency", kiun gxi uzas por du
tute malsamaj signifoj.  Esperanto havas du vortojn: "frekvenco" kaj
"ofteco".

> Bedauxrege! Nun mi devos trovi alian kialon por plendi pri la angla.

Ni havas kialon plendi pri la esperantistoj kiuj ne scipovas pensi
esperante.

Mi ne povas akcepti la frazojn:

"La ofteco de la signalo estas 33MHz"
"La litero k estas pli frekvenca ol la litero hx"

Sed mi senprobleme akceptas la frazojn:

"La frekvenco de la signalo estas 33MHz"
"La litero k estas pli ofta ol la litero hx"

Tial mi diras "ofteco de litero", ne "frekvenco de litero".  La angla
lingvo tian diferencon ne esprimas.

(Ankaux mia gepatra lingvo, la rusa, gxin ne esprimas - sed pro
simetria nedistingo, cxar ruslingve en ambaux okazoj estas uzata vorto
samforma kiel "ofteco".  Sed ni parolas pri Esperanto, kiu tian
distingon faras.)

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Looking for last minute shopping deals?  
Find them fast with Yahoo! Search.  
http://tools.search.yahoo.com/newsearch/category.php?category=shopping

Rispondere a