Je 3/11/08, Teodoro:

[Sergio:]
>> Tial mi diras "ofteco de litero", ne "frekvenco de litero". La angla
>> lingvo tian diferencon ne esprimas.

> Mi ripetas, ke ne estas nur la angla kiu havas tiun problemon je
> "frekvenco". Ne temas pri pauxsajxo el la angla, sed el la plejparto
> da okcidenteuxropaj lingvoj - kaj plue, ne rekte el ili, sed
> nerekte, per prunto el internacia uzo.

Se vi tiom zorgas pri la reputacio de la angla -- bone, mi koncedas,
ke temas pri ĉiuj lingvoj kiuj havas po unu vorton por "ofteco" kaj
"frekvenco".  Sed Esperanto ne estas unu el tiaj lingvoj.

Mi diris, ke tio estas influo de la angla, ĉar ekz-e la rusa, kiu
ankaŭ havas nur unu vorton por ambaŭ nocioj, sin bazas sur "ofteco".
T.e. la PV-maniero esprimi ambaŭ sencojn per "ofteco" estas la rusa
maniero.  Ĝi ankaŭ estas konforma al la 15a regulo, kies celo estas ne
permesi importon de ĉia vorto internacia, sed, tute male, limigi kaj
reguligi tian importon.  Tial, havante la fundamentan radikon OFT, oni
ne devus, laŭ la 15a regulo, importi la balastan radikon FREKVENC.

Tamen mi ne opinias tian importon balasta, ĉar mi opinias, ke la herca
frekvenco estas ja alia nocio ol la statistika ofteco.

>  La vorto "frekvenco" havas, en internacia uzado, ne nur hercan
>  signifon, sed ankaux statistikan. Se en faka verko (kiel la
>  "frekvencmorfemaro") oni volas emfazi, ke temas pri statistiko, oni
>  ja rajtas uzi la vorton "frekvenco".

Se oni volas emfazi, ke temas pri statistiko, oni ja uzu "ofteco"n,
ĉar alie oni pensigas, ke temas pri fiziko.

Mi ripetas, la duobla uzo de "frekvenco" estas trajto de la lingvoj,
kiuj posedas nur unu vorton por ambaŭ aferoj.  Lingvoj pli precizaj,
ekz-e la germana, distingas ĝuste kiel mi diris:

1. Häuftigkeit = ofteco estas termino statistika;
2. Frequenz = frekvenco estas termino fizika.

> Oni tiam ne uzas gxin pro nekompreno de Esperanto, sed pro difinita
> kialo.

Oni tiam misuzas la vorton "frekvenco" pro nekompreno de Esperanto.

>  Same kiel en faka verko pri medicino, oni povus uzi "kardiopatio"
>  anstataux "koromalsano".

Neniam mi uzas "kardiopatio"n, nek ruse, nek esperante.  Se mi volas
uzi fakterminon, mi uzas ĝin en la faka formo.  Se mi ial volas
ĉarlatani kaj uzi sciencan nomon anstataŭ "hundo", mi dirus "Canis
familiaris", ne "kano familiara".

[...]

>  Pri la herca signifo de "frekvenco": Gxi mezuras kiom da fojoj io
>  okazas dum un sekundo - alivorte, frekvenco estas ofteco, esprimita
>  (gxenerale) en hercoj. "La frekvenco de la signaloj estas 33 MHz" =
>  "La signalo oscilas 33 milionoj da fojoj por sekundo". Do, gxi
>  mezuras kiom da fojoj ciklo okazas (osciloj estas la cikloj de
>  oscila signalo) - alivorte, gxi mezuras la oftecon de la
>  cikloj. Do, frekvenco de cikla signalo estas precize la ofteco de
>  gxiaj cikloj.

Vi ne bezonas rakonti al mi kiel estiĝis tia uzo -- la rusa lingvo ja
havas precize ĉi tian difekton.  Tamen provu rigardi la aferon el la
vidpunkto lingva: "frekvenco de signalo" ne temas "oftecon de
signalo" (tio ankaŭ eblas, sed havas alian sencon), ĝi temas pri
ofteco de la periodoj de ĝia portanta ondo.

La germanoj tion konsciis, kaj pruntis la vorton "Frequenz" por la
senco fizika.  Probable pro la sama konscio (eble eĉ germana) la
vorton "frekvenco" pruntis ankaŭ Esperanto.  Sed poste iuj parolantoj
de Esperanto, kies lingvoj estas malpli distingemaj, komencis misuzi
"frekvenco"n ankaŭ tie, kie la fundamentradika vorto "ofteco" estas ne
nur sufiĉa, sed la sola konvena.  Ili faris simple ĉar tiel oni diras
"en la grandaj lingvoj".

[...]

>  Do, cxar etimologie kaj logike "frekvenco" estas gxuste "ofteco",
>  sxajnas al mi arbitre kaj mallogike limigi gxin tiel, kiel vi
>  limigas gxin.

En la angla kaj en la franca "frequent" ja signifas "ofta":
"The article _the_ is the most frequent word in English".
Tial la angla "frequency" estas en la angla simple "ofteco".  Sed en
Esperanto aŭ en la germana "frekvenc-" ne estas simila.  Mi ne povas
diri, ke
"La artikolo _the_ estas la plej frekvenca vorto de Esperanto".
Kvankam via interpreto invitas al tia redunda malregulaĵo.

[...]

>  Esperanto estus miaopinie pli facile lernebla kaj pli egala internacia
>  lingvo ol la angla.

Tamen la misuzo de "frekvenco de litero" anstataŭ "ofteco de litero"
certe malfaciligas Esperanton.  Ordinara esperantisto tute sponte
diras "ofteco de litero" sendepende tion, ĉu li scias ke tio respondas
al termino statistika aŭ ne.  En la Reto mi trovas 108 trafojn por
"literofteco", kaj 6 por "literfrekvenco".  Sufiĉe klara statistiko
pri la sano de la lingvo.

>  Sed la angla estas la fakte uzata internacia lingvo.  Ni devas
>  gxoji pri tio, ke la mondo akceptis komunan lingvon - ecx se ni ne
>  sxatas la lingvon, kiun gxi elektis.

Gratulojn!  Se jam trovis la anglan, kial okupiĝi pri Esperanto?

Mi ne havas malamikecon kontraŭ la angla, mi volas teni Esperanton
logika kaj simpla.  Mi malvolas ke ĝi iĝu Interlingvao.  Kaj tial mi
volas, ke la nocioj estu esprimataj laŭ sia logiko.  Ĉi-okaze la
germana montras al ni pli bonan ekzemplon ol la angla aŭ rusa.

--
Sergio

Rispondere a