> Ĉiel ajn, "frekvencvortaro" estas monstraĵo, senpripensa paŭsaĵo de la > angla.
Ho terure, la angla batis nian karan lingvon denove, enkondukante alian novan radikon, ho, tiu angla lingvo, kia monstro, kia... Atendu momenton...la auxtoro de la "frekvencmorfemaro" estas serbo - ne anglo, ne usonano. Hm. Nu, certe li uzis gxin cxar li lernis la anglan por sia kariero. Do gxi JA estas la kulpo de la angla! Ho, kia... Atendu alian momenton...mi vidas ke ankaux la franca la itala, la hispana, la portugala, fakte cxiu latinida lingvo uzas tiun vorton, cxar gxi estas efektive latina vorto! Kaj mi vidas ke ankaux la germana kaj la nederlanda pruntis gxin. Hm... Gxi do estas akceptebla Esperanto vorto laux la 15-a regulo. Kaj la verko estis sendube statistika verko, do la auxtoro rajtas uzi fakan vorton el la internacia vortstoko. Bedauxrege! Nun mi devos trovi alian kialon por plendi pri la angla.
