>  > Gxi do estas akceptebla Esperanto vorto laux la 15-a regulo.
> 
> Cxu vi ne rimarkis? Mi ja akceptas gxin - tamen nur por la herca
> signifo. La demando ne estas, cxu entute akcepti la radikon FREKVENC,
> la demando estas, kiun sencon gxi havu en Esperanto/
> 
>  > Kaj la verko estis sendube statistika verko, do la auxtoro rajtas
>  > uzi fakan vorton el la internacia vortstoko.
> 
> La angla lingvo havas nur vorton "frequency", kiun gxi uzas por du
> tute malsamaj signifoj. Esperanto havas du vortojn: "frekvenco" kaj
> "ofteco".
> 
>  > Bedauxrege! Nun mi devos trovi alian kialon por plendi pri la angla.
> 
> Ni havas kialon plendi pri la esperantistoj kiuj ne scipovas pensi
> esperante.

 > Tial mi diras "ofteco de litero", ne "frekvenco de litero". La angla
 > lingvo tian diferencon ne esprimas.

Mi ripetas, ke ne estas nur la angla kiu havas tiun problemon je 
"frekvenco". Ne temas pri pauxsajxo el la angla, sed el la plejparto da 
okcidenteuxropaj lingvoj - kaj plue, ne rekte el ili, sed nerekte, per 
prunto el internacia uzo.

La vorto "frekvenco" havas, en internacia uzado, ne nur hercan signifon, 
sed ankaux statistikan. Se en faka verko (kiel la "frekvencmorfemaro") 
oni volas emfazi, ke temas pri statistiko, oni ja rajtas uzi la vorton 
"frekvenco". Oni tiam ne uzas gxin pro nekompreno de Esperanto, sed pro 
difinita kialo. Same kiel en faka verko pri medicino, oni povus uzi 
"kardiopatio" anstataux "koromalsano".

Mi ne povas diri, cxu en la ekzemplo citita de vi de iu 
"frekvencvortaro" temas pri statitiska uzo. Mi ecx ne scias pri kiu 
vortaro vi parolas. Sed mi ja povas diri, ke la "Frekvencmorfemaro de 
parolata Esperanto" sxajnas esti statistika studo de la lingvo.

> Mi ne povas akcepti la frazojn:
> 
> "La ofteco de la signalo estas 33MHz"
> "La litero k estas pli frekvenca ol la litero hx"
> 
> Sed mi senprobleme akceptas la frazojn:
> 
> "La frekvenco de la signalo estas 33MHz"
> "La litero k estas pli ofta ol la litero hx"

Mi ja dirus "frekvenco de litero" se mi parolus pri statistiko.

Pri la herca signifo de "frekvenco": Gxi mezuras kiom da fojoj io okazas 
dum un sekundo - alivorte, frekvenco estas ofteco, esprimita (gxenerale) 
en hercoj. "La frekvenco de la signaloj estas 33 MHz" = "La signalo 
oscilas 33 milionoj da fojoj por sekundo". Do, gxi mezuras kiom da fojoj 
ciklo okazas (osciloj estas la cikloj de oscila signalo) - alivorte, gxi 
mezuras la oftecon de la cikloj. Do, frekvenco de cikla signalo estas 
precize la ofteco de gxiaj cikloj.

La frazo "frekvenco estas X Hz" do estas "la ofteco de cikloj estas X 
cikloj per sekundo". Malpli redunde estus diri "la ofteco estas X cikloj 
per sekundo", do mi ne vidas iun ajn problemo en la frazo "La ofteco de 
la signalo estas 33MHz", cxar gxi volas diri "La ofteco de la signalo 
estas 33 milionoj da cikloj por sekundo", tute logika kaj klara esprimo. 
Sed kiam oni parolas fake kaj oni volas emfaze klarigi ke temas pri 
ofteco de la signalaj cikloj kaj ne de la signalo mem, oni uzu 
"frekvenco". Sed temas pri faka distingo.

(Tamen, mi agnoskas ke mia propra emo estas uzi "frekvenco" kiam mi 
parolas pri hercoj - sed gxuste cxar kiam oni parolas pri hercoj, oni 
parolas pri mezuroj uzataj plejparte en faka laboro.)

Gxuste pro tio sameco de signifoj la plejparto da naturaj lingvoj ne 
faras distingon inter la vortoj "frekvenco" kaj "ofteco". La naturaj 
lingvoj kiuj ja faras distingon gxenerale faras kiel Esperanto. Sed la 
finna faras alidirektan distingon: gxi uzas la propran vorton "taajuus" 
por "(herc)frekvenco", kaj la vorto "frekvenssi" por "(statistika) 
frekvenco".

Do, cxar etimologie kaj logike "frekvenco" estas gxuste "ofteco", 
sxajnas al mi arbitre kaj mallogike limigi gxin tiel, kiel vi limigas 
gxin. Multe pli logike estus limigi gxin laux la samaj reguloj de 
"kardiopatio"/"koromalsano"; t.e., oni akceptu la internacian radikon en 
fakaj uzoj, sed en komuna lingvo oni uzu la ordinaran radikon.

Nun, aliteme:

Mi ne intencis ataki vin persone en mia antauxa mesagxo - mi uzis vian 
ekzemplon por moki gxeneralan emon inter la esperantistaro kulpi la 
anglan pri cxio ajn nesxatata en Esperanto. La angla ne estas ia hximera 
monstro kiu provas detrui aux ruinigi Esperanton - la plejparto da 
parolantoj de la angla ecx ne scias, kio estas Esperanto. Ecx se la 
angla ne estus la efektiva internacia lingvo, Esperanto plej versxajne 
ankoraux ne estus - estus iu alia nacilingvo.

Tiu emo kontraux la angla estas bedauxrinda okazo de la "ni kontraux 
aliaj" sinteno, kontraux kiu Zamenhof batalis sian tutan vivon. 
Esperanto estus miaopinie pli facile lernebla kaj pli egala internacia 
lingvo ol la angla. Sed la angla estas la fakte uzata internacia lingvo. 
Ni devas gxoji pri tio, ke la mondo akceptis komunan lingvon - ecx se ni 
ne sxatas la lingvon, kiun gxi elektis.

Zamnhof diris: "Ni supozu ecx, ke tiu *formo* de lingvo internacia, pro 
kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta 
lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja tute 
nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la *formo*, sed pro la 
*ideo*, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke cxia 
batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas....Se ni, 
obeante la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia 
laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble 
estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, 
kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos 
trovita pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn 
tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna 
konstruo."

Tiuj, kiuj amas la ideon de internacia lingvo pro si mem, por sia 
eventuala kapablo pacigi kaj unuigi la mondon; tiuj, kiuj volas iun ajn 
interncian lingvon kaj ne nepre Esperanton, devus forlasi Esperanton kaj 
provi akceptigi la anglan en la mondo. Nur tiuj, kiuj dezirus ke la 
lingvo internacia estu nepre Esperanto plubatalu por gxi.

(Sed en tiu sama eseo, Zamenhof opiniis ke la mondo neniam akceptus 
nacilingvon kiel internacian lingvon, kaj tion gxi jam faris, do akceptu 
aux ne akceptu tiun Zamenhofan logikon propravole. Mi ne forlasos 
Esperanton, cxar mi sxatas gxin por si mem, por gxia propra kulturo. Sed 
mi jam delonge konstatis ke gxiaj sxancoj detronigi la anglan estas etetaj.)

La nuntempa mondo akceptas la anglan en la rolo de internacia lingvo ne 
cxar oni gxin milite trudas; ili elektas gxin propravole, cxar ili volas 
partopreni en la ekonomia potenco de la anglalingvaj landoj. Sed tio 
devus esti bona, kaj ne malbona, novajxo por finvenkistoj - cxar gxi 
montras al ni, ke la mondo volonte akceptos internacian lingvon, se ili 
pensas ke tiu lingvo plibonigos siajn vivojn.

Nun finvenkistoj devas montri al la mondo, ke gxi estus ecx pli bona por 
ili ol la angla - tiam kaj nur tiam la mondo volonte lernos nian lingvon.

Rispondere a