Je 5/5/08, mjb0:

[...]

> Mi tre fidas viajn mensajn kapablojn, sed miras pri via malfido al
> la kompetentoj de leganto de la vortaro. Sxajnas al mi, ke vidante
> kapvorton kun parentezo, en kiu trovigxas la signifoplena sufikso
> "in", kaj difinon malimplice neuxtran, la leganto devas supsekti ian
> konvencion kaj kapabli gxin kompreni mem.

"Suspekti" ne estas tia rezulto kian mi atendas de vortara
konsultado.  Mi povas multon suspekti, sed mi volas scii.

Malsamaj lingvaj fonoj sugestas malsamajn "suspektojn" al la uzantoj.
Por ruslingvano la angla senseksa "lover" estas same stranga, kiel
senseksa "frato".  Kaj eĉ anglalingvano vidante difinon de "frat(in)o"
povus heziti, ĉu eble "frato" estas "sibling" (kiel "amanto" estas
senseksa "lover" en la neŭtrisma versio).  La vortaro devas evitigi
tiajn "suspektojn".

>>> La neuxtra difino estas gxuste pravigita de la fakto, ke oni per
>>> unu difino deziras difini du malsamajn vortojn.

>> La rezulto estas ke ĝi atribuas unu saman sencon al du malsamsencaj
>> vortoj. Mi ne komprenas, kiel eblas "ĝuste pravigi" tian fuŝon. Ĝi
>> estas evidenta logika eraro.

> Jes, kaj tiu eraro estas insitgo al alia rezonado, nome ke la difino
> ne difinas la du kapvortojn, sed iun "hiperonimon" de ambaux.

Tial ĝi estas egale fuŝa rilate al ambaŭ.

>> La difino respondas precize al neniu el ambaux (aux nur al la
>> sen-in-sufiksa, se oni estas neuxtristo), sed la preciza difino de
>> ambaux estas deduktebla de tiu neuxtra difino.

>> Mi ne vidas kiel eblas fari tian dedukton.

> Pro kaj per inteligento.

Mi scias, ke pro kaj per inteligento oni povas kompreni la veran
sencon de misgramatika aŭ malklera aŭ eĉ tute erara diro.  Tio tamen
neniel pravigas tiun kiu parolas malklere, misgramatike aŭ erare.

Bedaŭrinde multajn difinojn en ReVo eblas ĝuste kompreni nur MALGRAŬ
ilia rekta senco.

--
Sergio

Rispondere a