--- Marc Bavant:

[...]

> Vi miskomprenis. La celo ne estas diri, ke "amato" kaj "amatino"
> estas egalsencaj, sed ke ambaux havas sencon dedukteblan el la
> neuxtrala (kaj neuxtra) difino "homo, kiu...".

Ĉu efektive vi opinias, ke mi miskomprenis la intencon?  Mi jes
komprenis la intencon, tamen gravas ne la intenco sed la rezultanta
teksto kaj ĝia teksto.  La instruisto povas tre bone kompreni la
intencon de lernanto, sed tio ne liberigas lin je la devo korekti ties
erarojn kaj malkleraĵojn.

> La neuxtra difino estas gxuste pravigita de la fakto, ke oni per unu
> difino deziras difini du malsamajn vortojn.

La rezulto estas ke ĝi atribuas unu saman sencon al du malsamsencaj
vortoj.  Mi ne komprenas, kiel eblas "ĝuste pravigi" tian fuŝon.  Ĝi
estas evidenta logika eraro.

> La difino respondas precize al neniu el ambaux (aux nur al la
> sen-in-sufiksa, se oni estas neuxtristo), sed la preciza difino de
> ambaux estas deduktebla de tiu neuxtra difino.

Mi ne vidas kiel eblas fari tian dedukton.  Kiel tian dedukton oni
apliku okaze de skrib(o)tablo?   Per indukto oni supozus ke "amatino"
estas ĉia amato, samkiel skribotablo estas plena sinonimo de
skribtablo.

> Temas pri diskutebla konvencio, mi tion agnoskas, sed la ununura
> konsekvenca alternativo estas:

> amato
> 1: Viro, kiu amas.
> 2: Homo, kiu amas.
> Rimarko: Sergio kontrauxas la duan signifon, sed gxi estas uzata de
> neuxtristoj.

> amatino
> Virino, kiu amas

Jes, la rusaj vortaroj aparte registras "franco"n kaj "francino"n,
"frato"n kaj "fratino"n, "amiko"n kaj "amikino"n.  Kaj necesas ankaÅ­
por la tradukoj:

parizanino: парижанка
parizano:   парижанин

amikino: подруга
amiko:   друг

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and 
know-it-all with Yahoo! Mobile.  Try it now.  
http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

Rispondere a