> > jxeromo: > > se registri cxion estus eble, Sergio: > Registri Äion ne estas eble, kompreneble oni faras (interalie) okazajn > vortokunmetojn kiuj sencas nur kadre de unuopa konversacio. Temas pri > tiaj vortokunmetoj, kiuj estas sufiÄe gravaj, kiuj esprimas NOCIOJN > tiom gravaj...
klare. > > kaj se specife revo havus laborforton por registri multon, jes, > > ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en gxi. > Tio estas afero de prioritatoj :) jes. > > mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo" > > "marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi > > registras pri "klifo" "strando" "plagxo"... sed fakto estas ke la > > unuaj vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza > > gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata. > Äi tie estas du korektendaĵoj: > > 1. Ne Äiuj vortokunmetoj allasas unusolan interpreton -- dum en la > lingvo unu el iliaj signifoj povas esti norma kaj FAKTE unika. mi konsentas. se mi bone komprenas min mem, tio ne estas korekto. mi nur rimarkis ke "multescia" estas memevidenta, do unuavide ne urgxe registrinda. > 2. Se la vortaro registras nur la radikojn, tiam la uzanto neniam > trovos la kunmetojn, kaj la lingvisto asertos, ke la koncernaj > kunmetaĵoj "ne ekzistas" en la lingvo. mi konsentas. se mi bone komprenas min mem (mi ekdubas), tio ne estas korekto. mi nek pledis nek agis, por ke la vortaro registru nur radikojn. la demando estas: kio estu vortaro? ... laux via rimarko vortaro estas - dulingva kaj per gxia indekso uzanto trovas esperantajn tradukojn - materialo per kiu lingvisto priskribas la lingvon. mi tre rekomendas al parolantoj, ke por trovi gxustajn vortojn kunmetitajn aux ne ili uzu unue siajn memoron kaj cerbon, due unulingvan vortaron kun tezauxro, kaj nur se tiuj rimedoj ne kontentigas rigardu al dulingva vortaro. tio ne estas malreklamo por tradukvortaroj, sed tradicia rekomendo el lingvofakultatoj. mi tre rekomendas al lingvistoj, ke ili ne kredu ke iu ajn vortaro priskribas "la" lingvon. malantaux tiuj diversaj rimarkoj estas diversaj imagoj pri revo. iuj el ni rigardas gxin precipe plurlingva vortaro por komencantoj, aliaj rigardas gxin precipe difinvortaro por progresintoj. mi klare rigardas gxin difinvortaro, kaj mi precipe laboras pri la esperanta parto registrante neevidentajn lingvajxojn. mi bonvenigas helpon de aliaj homoj por flegi ankaux la laboron pri tradukoj kaj baza vortprovizo. mi ne faris apartan gratulan mesagxo pri via ricevo de osiekpremio, sergio, sed mi eluzas cxi tiun antauxlastan linion por tio. jxeromo
