Je 7/28/08, jvachey2008: >> jxeromo: > Sergio:
[...] >> Ĉi tie estas du korektendaĵoj: >> 1. Ne ĉiuj vortokunmetoj allasas unusolan interpreton -- dum en la >> lingvo unu el iliaj signifoj povas esti norma kaj FAKTE unika. > mi konsentas. se mi bone komprenas min mem, tio ne estas korekto. > mi nur rimarkis ke "multescia" estas memevidenta, do unuavide ne > urgxe registrinda. Nek pli, nek malpli ol ajna alia reale uzata vorto. Ruslingve eblas fari tian kunmeton (многознающий), sed laŭ mia sperto ruslingve tia kunmeto estus okaza kunmetaĵo, kian la vortaroj ne registras. En Esperanto tamen mi aŭdis ĝin sufiĉe ofte -- certe pli ofte ol la samforman kunmetaĵon rusan; tial mi opinias, ke en Esperanto ĝi estas pli ol okaza kunmetaĵo. (Sed alia simila kunmetaĵo, la ironia "всезнайка" = ĉiosciulo, know-all, "monsieur je-sais-tout" ktp -- jes aperas en la rusaj vortaroj -- ĉar la kunmetaĵo jam leksikiĝis.) >> 2. Se la vortaro registras nur la radikojn, tiam la uzanto neniam >> trovos la kunmetojn, kaj la lingvisto asertos, ke la koncernaj >> kunmetaĵoj "ne ekzistas" en la lingvo. > mi konsentas. se mi bone komprenas min mem (mi ekdubas), tio ne > estas korekto. mi nek pledis nek agis, por ke la vortaro registru > nur radikojn. Bone. > la demando estas: kio estu vortaro? ... laux via rimarko vortaro > estas > - dulingva kaj per gxia indekso uzanto trovas esperantajn tradukojn Ne nepre. Rusa SENCODIFINA vortaro, ekz-e tiu de Uŝakov, entenas apartajn artikolojn por derivitaj memevidentaj vortoj kiel ekz-e "всезнайка" = ĉiosciulo; samkiel sencodifina vortaro franca donus apartajn artikolojn por "porte-parole", "pince-nez", "tire-bouchon". > - materialo per kiu lingvisto priskribas la lingvon. > mi tre rekomendas al parolantoj, ke por trovi gxustajn vortojn > kunmetitajn aux ne ili uzu unue siajn memoron kaj cerbon, due > unulingvan vortaron kun tezauxro, kaj nur se tiuj rimedoj ne > kontentigas rigardu al dulingva vortaro. tio ne estas malreklamo > por tradukvortaroj, sed tradicia rekomendo el lingvofakultatoj. Estas du situacioj, tiu de aktiva parolanto/verkant kaj tiu de pasiva aŭskultanto/leganto. Se oni serĉas vorton por "hôpital", onia cerbo eble kondukos onin al "hospitalo"; se oni serĉas vorton por "больница" aŭ "Krankenhaus", oni probable venos al "malsanulejo". Nu, se la vortaro, difina aŭ traduka, donas nur unu el tiuj formoj, probable nur tiun formon uzos la verkanto. > mi tre rekomendas al lingvistoj, ke ili ne kredu ke iu ajn vortaro > priskribas "la" lingvon. Ekzistas vortaroj kiuj difinas LA norman lingvon. Ekz-e mi havas tian vortaron de la ĉeĥa. Ĝi ne sufiĉas por kompreni ĈION ĉeĥlingvan; sed oni povas fidi ĝin, ke ĝi estas taŭga por verki administran prozon en la norma lingvo. > malantaux tiuj diversaj rimarkoj estas diversaj imagoj pri revo. > iuj el ni rigardas gxin precipe plurlingva vortaro por komencantoj, > aliaj rigardas gxin precipe difinvortaro por progresintoj. mi > klare rigardas gxin difinvortaro, kaj mi precipe laboras pri la > esperanta parto registrante neevidentajn lingvajxojn. mi > bonvenigas helpon de aliaj homoj por flegi ankaux la laboron pri > tradukoj kaj baza vortprovizo. Tiamaniere vi donas pli da atento al marĝenaĵoj aŭ evitindaĵoj ol al la normalaj vortoj de la lingvo, kies malfeliĉo konsistas en tio, ke ili estas bonaj kaj klaraj (kaj tial ne registrindaj). Kaj progresanto serĉanta taŭgan vorton per tezaŭro riskas trovi ĝuste tian malbonaĵon anstataŭ trovi ion vere bonan. > mi ne faris apartan gratulan mesagxo pri via ricevo de osiekpremio, > sergio, sed mi eluzas cxi tiun antauxlastan linion por tio. Dankon. -- Sergio
