saluton,

mi provas ne interveni en diskuto, kiun
mi nesufiche povos partopreni.

sed, Sergio, vi pensas pri 'card' en la
angla - sendube devus temi pri 'chart'.

amike

probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042



----- Original Message ----
From: Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>
To: [email protected]
Sent: Thursday, August 7, 2008 1:48:26 PM
Subject: Re: [revuloj] kartografio


Je 8/6/08, Fernando:

[...]

> Renato, sed tiuokaze tio ja ne sxangxos la aferon, kara. "Karto"
> estas fundamenta vorto, ne neologismo, por ke ni pensu pri kio pli
> bonus inter euxropaj kaj aziaj lingvoj, cxu ne? La afero estas: la
> fundamenta karto estas arhxaisma?

La vorto "karto" certe ne estas arkaisma -- tamen kiujn sencojn ĝi
havas en la moderna lingvo?  Tutcerte "kreditkarto" , "nomkarto" ktp
estas modernaj kaj vivaj, sed mi evitas uzi "karto"n por la senco
geografia.

> Kaj mi diris: gxi estas malofta en la cxiutaga lingvo, sed fakuloj
> nature uzos tiun vorton por celi "mapo", cxar tiel estas en sia
> cxiutago.

Tio estas kutima en la rusa, sed tio estus stranga en la angla.
Kvankam ruslingvano, mi emas opinii evitinda la mapan senco en
"karto".

> (Kaj kiam mi citis la angla/hispana/ portugala, mi ne parolas nur pri
> angloj aux pri portugaloj, sed pri amerikanoj, euxropanoj,
> oceanianoj kaj afrikanoj, kies lingvoj estas euxropdevenaj. )

Tamen la anglalingvanoj ja diras "map".

[...]

> Hehe, Renato! Tamen oni ne povas nei, ke kartografio estas ja
> internacia vorto, cxu ne?, cetere oficialigita dum la 2OA,
> t.e. konsiderinde malnova vorto de nia lingvo kaj longtempe
> partoprenanta ties historion.

Jes, "kartografio" estas internacia, kaj eĉ en la angla ekzistas
"cartography" .  Tamen sen klara apogo je "card".  Tial mi supozas, ke
en la angla ĝi estas mapli uzata ol en la lingvoj kiuj konfuzas
kartojn kaj mapojn.  Fakte, kvankam "mapmaking" estas malpli ofta ol
"cartography" , tamen la grandordoj estas kompareblaj (6,6 kaj 1,5
milionoj da trafoj).

--
Sergio
    


      

Rispondere a