2008/8/29 Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>:
> Je Dienstag, 26. August 2008 22:29 Russ Williams skribis:
>
>> Sed neformale mi dirus ke mi prilaboras ReVon (kaj Vikipedion) kun
>> intenco ke la informo estu libere legebla de cxiu ajn.
>
> Legebleco ne estas la grava punkto. La demando estas, ĉu la kontribuantoj
> permesus, ke iu ajn eldonus vortaron surbaze de Revo elektronike aŭ papere aŭ
> iu nova formo enspezante monon per via laboro sen permesi
> represon/reproduktadon de lia profitodona verko al aliaj tiel forprenante la
> idon el la publika havaĵo.

Tion mi ne volus.  Ne gxenus min ege se iu presus kaj profitus (se
estus indiko ke temas pri presado de reta projekto, kun la nomo Reta
Vortaro kaj ligo al http://reta-vortaro.de), sed tiu libro ne provu
malpermesi reproduktadon de la ReVo-enhavojn kaj asertu neniun rajton
sur ReVon mem kompreneble.

Tio estas malklara penso, mi scias.

Se iu uzis ReVon sed aldonis multan propran originalan enhavon (ekz ia
klera analizo pri Esperantaj vortoj aux gramatiko, ktp), tiam tia
libro sxajnus protektebla laux la volo de la auxtoro.  Kompreneble ne
klaras kiel precize difini cxu iu aldonis "suficxe da" originala
enhavo por ke la rezulto estu vere originala propra verkajxo...

amike,
russ

Rispondere a