> > >> Sed neformale mi dirus ke mi prilaboras ReVon (kaj Vikipedion) kun > >> intenco ke la informo estu libere legebla de cxiu ajn. > > WD> Legebleco ne estas la grava punkto. La demando estas, ĉu la > kontribuantoj > WD> permesus, ke iu ajn eldonus vortaron surbaze de Revo elektronike aŭ > papere aŭ > WD> iu nova formo enspezante monon per via laboro sen permesi > WD> represon/reproduktadon de lia profitodona verko al aliaj tiel > forprenante la > WD> idon el la publika havaĵo. > > > Mia vidpunkto estas, ke ni permesu cxion uzadon de la enhavo.
Tio estas ankaux mia vidpunkto. Cxu eble tiuj kontribuantoj de ReVo kiu ankoraux ne donis sian vidpunkton povis fari tion, por ke ni povu fini la diskuton? > > Cxiokaze kiu ekaktivos (dungas advokaton) kaze de ne legala kopiado > sen GPL? Kiu gxiros monon (eble al Marc) por ke li povas pagi la > advokaton? En kio lando ni faru tion? Tio estas bonega demando, kiu bone prilumas la staton de la afero. La respondoj certe estas: Neniu, neniu kaj nenie. Certe neniam okazos tiajn tribunalojn, homoj povas tut-trankvile kopii kion ajn. La sola demando por mi estas cxu A) oni aprobas ke tio okazas (tiel ke homoj povas kopii malfermece) aux cxu B) oni kontrauxas tion (tiel ke oni devas - eble fusxe - kasxi sian fonton). Ni klare aux kion cxiuj opinias pri tiun cxi punkton. Cxu vi aprobas ke oni uzas ReVon por fari derivajxojn (bonajn aux fusxajn) aux ne? Kaj kun kiuj kondicxoj, se iuj? Kaj la diskuto restu cxe la gxenerala nivelo, cxar ne eblas fari kondicxoj al konkretaj projektoj. -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk
