Jacob:

>Estimata Marc, ' > Jes, mi eraris: vi ja respondis al mia lasta mesagxo. 
>Estus pli gxuste >  diri, ke mi esperis, ke la diskuto mortis, des pli, ke 
>Jacob malfermis >  alian fronton metante similan demandon al la Akademio. 
>Estas jes gxuste ke mi skribis al la Akadamio, sed mi ne komprenas kiel 
>tio rilatas al nia diskuto pri ReVo cxi tie.

Tio rilatas, cxar ankaux en la Akademio okazas diskuto pri tiu temo, do tio 
prenas de mi duoble pli da tempo en tago, kiu konsistas el nur 24 horoj.

>Mi ekhavas la senton ke vi iel provas desxpurigi la diskuton, espereble mi 
>malpravas.

Desxpurigi? Kion signifas tio?

>Por ke ne estu dubo cxe io pri kio temas (kio fakte nomigxas "FUD" en 
>Esperanto?!?) mi citas mian demandon al la Akademio cxi tie:

FUD?

> > Mi nun ne sentas >  emon dauxrigi la diskuton, gxis oni pruvos al mi, 
> ke necesas importi >  REVO-on en Vikipedion. Mi ripetas ke tiu cxi 
> diskuto ne temas pri "importi REVO-on en Vikipedion". Se iu "importus 
> REVO-on en Vikipedion", t.e. kopiis la tutan aron de artikoloj, la 
> plejparto de la artikoloj estus tuj forigitaj,

De kiu?

>cxar ili ne estas kongruas kun la enciklopediecaj postuloj por artikoloj 
>en Vikipedio. La diskuto estas "cxu oni rajtas, por _iu ajn verko_ kopii 
>artikolojn de ReVo". Se vi insistas paroli vi Vikipedio mi dirus ke estas 
>_kelkaj_ artikoloj en ReVo kiuj estas enciklopediaj kaj kiuj taugus kopii 
>al Vikipedio.

Mi supozas, ke interesa enciklopedieca artikolo en REVO nepre havas ligojn 
kun multaj aliaj. Vi devos importi ankaux tiujn, kaj eble ankaux la 
neenciklopediecajn artikolojn, kiuj difinas kelkajn nociojn.

> >  Ne temas pri tio, ke mi ne sxatas Vikipedion (kiel vi diras en 
> alia >  mesagxo), >  sed ni ne kontrolas, kio okazas tie, kaj mi entute 
> dubas, >  kiagrade la vikipediistoj mem kontrolas. Se ni lasos Vikipedion 
> gluti >  cxiujn aliajn valorajn pagxojn, estos tute neeble ion ajn 
> kontroli. Mi gxojas auxdi ke vi ne "ne sxatas Vikipedion", sed nun ni 
> lasu la temon Vikipedio. Kaj eble ni simple lasu ilin mem kontroli sian 
> verkon kaj lasu la mondon mem prijugxi cxu fidinda aux ne ?


Marc






Rispondere a