Estimata Marc, ' > Jes, mi eraris: vi ja respondis al mia lasta mesagxo. Estus pli gxuste > diri, ke mi esperis, ke la diskuto mortis, des pli, ke Jacob malfermis > alian fronton metante similan demandon al la Akademio.
Estas jes gxuste ke mi skribis al la Akadamio, sed mi ne komprenas kiel tio rilatas al nia diskuto pri ReVo cxi tie. Mi ekhavas la senton ke vi iel provas desxpurigi la diskuton, espereble mi malpravas. Por ke ne estu dubo cxe io pri kio temas (kio fakte nomigxas "FUD" en Esperanto?!?) mi citas mian demandon al la Akademio cxi tie: ------------ Saluton Bertilo kaj Renato. Cxu oni rajtas kopii enhavon de la verkojn de http://www.akademio-de-esperanto.org al Vikipedio? (t.e. sub la permesilo http://eo.wikipedia.org/wiki/GFDL) Mi precipe pensas pri la difinoj de http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html sed estus ankaux interese se la Akademio povus gxenerale deklaru kion oni rajtas fari per gxiaj verkoj. Eble vi povus porti la diskuton al la gxustaj personoj. Dankon Jacob ---------- Mi certe povas defendi mian vidpunkton, nome ke precipe la difinoj cxe http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html estu libere kopieblaj al ReVo kaj Vikipedio kaj aliaj verkoj, sed mi pensas ke tiu diskuto ne apartenas la ReVo-diskutlisto. > Mi nun ne sentas > emon dauxrigi la diskuton, gxis oni pruvos al mi, ke necesas importi > REVO-on en Vikipedion. Mi ripetas ke tiu cxi diskuto ne temas pri "importi REVO-on en Vikipedion". Se iu "importus REVO-on en Vikipedion", t.e. kopiis la tutan aron de artikoloj, la plejparto de la artikoloj estus tuj forigitaj, cxar ili ne estas kongruas kun la enciklopediecaj postuloj por artikoloj en Vikipedio. La diskuto estas "cxu oni rajtas, por _iu ajn verko_ kopii artikolojn de ReVo". Se vi insistas paroli vi Vikipedio mi dirus ke estas _kelkaj_ artikoloj en ReVo kiuj estas enciklopediaj kaj kiuj taugus kopii al Vikipedio. > Ne temas pri tio, ke mi ne sxatas Vikipedion (kiel vi diras en alia > mesagxo), > sed ni ne kontrolas, kio okazas tie, kaj mi entute dubas, > kiagrade la vikipediistoj mem kontrolas. Se ni lasos Vikipedion gluti > cxiujn aliajn valorajn pagxojn, estos tute neeble ion ajn kontroli. Mi gxojas auxdi ke vi ne "ne sxatas Vikipedion", sed nun ni lasu la temon Vikipedio. Kaj eble ni simple lasu ilin mem kontroli sian verkon kaj lasu la mondon mem prijugxi cxu fidinda aux ne ? -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk
