Karaj, mi akompanas tiun diskuton kaj mi pensas, ke ne tiom necesas sxangxi la permesilon de ReVo. Mi estas aktivulo cxe Vikipedio kaj cxe Vikivortaro. Multfoje mi konsultas ReVon por trovi la tauxgan esprimon kaj ecx por krei novajn artikolojn, sed neniam necesis kopii sensxangxe la tutan difinon. Kaj ecx se tio okazos, rapide gxi estos modifita, cxar la difinoj de ReVo, kiel ili estas, ne taugxas por la vikipedia formato.
Sxangxi la permesilon vere ne helpegus Vikipedion, eble helpus Vikivortaron, sed tiu projekto apenaux komencigxis. Mi praktike estis gxia sola kontribuantoj dum multaj monatoj kaj malmultaj gxis hodiaux interesigxas pri gxi. Kaj ankoraux estas multo por decidi pri la projekto, inkluzive gxia formato. Mi pensas, ke tiu sxangxo petas multe da tempo de vi cxiuj: kaj por studi kiel sxangxi, kaj por decidi se sangxos. Tiu tempo do pli utilos se uzata por alia afero. La nuna afero ne estas tiel klara, por ke gxi rapide solvitos. Kaj mi ripetas: se la celo estas helpi Vikipedio, tiu sxangxo malmulte efikos. Vikipedio ne eniris ReVon, nure aperis interesan ligilon. Se oni celas similan eniron por ReVo en Vikipedion, suficxas meti ligilon en Vikipedio al ReVo, ne sxangxi gxian permesilon. Kaj tion faru la vikipedia kontribuantaro, ne necesas ke revuloj decidu tion. Amike, Fernando
