Salutojn,
Mi ne respondis cxar plejparte mi estas observanto cxi tie.
Tamen, mi havas opiniojn. :)
Mi preferus ke ReVo restu kun nur la permesilo GPL. Vere mi ne
vidas kialon por sxangxi aux aldoni. Aliaj jam rimarkis ke difino de
ReVo ne estas artikolo en Vikipedio. Oni simple uzu la informon de
unu por komencigi aferon cxe la alia. Pri la ligoj... bonega ideo!
Sed oni ne devas sxangxi permesilon por ligi al ie ajn en la
ttt-ejo.
Mi ne kolerigxus aux forirus se la plejparto dezirus sxangxi. Mi
simple opinias ke ni ne faru sxangxon. Mia opinio.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org