Teodoro: > Wilhelm Luttermann wrote: > > Mi pensas, ke indus aldoni al la klarigo de "-esk" rimarkon: > > "RIM: Ghenerale la rolon de la neoficiala sufikso -esk pli bone ludas la > > Fundamenta -ec." > > Sed ili ne estas tiel similaj, kiel tio implicus. "Japaneska" iom > similas al "japaneca", sed "japanesko" ne vere similas al "japaneco".
Mi emas konsenti, sed la signifo mem de "japanesko" estas nebula: cxu io japaneska (japaneca, japanstila), do "japanecajxo", "japanstilajxo"? cxu japanstileco mem (nocio pli malvasta ol "japaneco", eble "japanececo"?)? Kore, Marc
