Sergio: > Mi konsentas ke -esk neniel estas evitinda. renato: > Mi malkonsentas pri tio.
bone, vi malkonsentas. sergio: > Ekz-e "arabeskoj" internacie estus konkretaĵo kaj substantivo. renato: > La signifo de -esk estas tro ĝenerala. -stil povas havi la celatan > signifon en multaj okazoj. Arabecaj/arabstilaj ornamaĵoj, ekzemple. gxuste okazas, ke la araba belskribo ne enhavas arabeskojn. tial la vorto estas bona uz-ekzemplo: arabeskaj ornamoj aperas en iuj stiloj de euxropa belskribo (tekstura-gotika, kancelaria, angla stiloj plej tipe) kaj gxi iel memorigas la formojn de arabaj literoj. jxeromo
