Por ankoraŭ pli multe konfuzi Renaton, mi menciu ke en KL mi uzis "skribesko"n por nomi tiparon imitantan manskribon (kiel ekz-e "Comic" aŭ la kaligrafiaj tiparoj) kaj "tajpesko"n por nomi tiparon imitantan la tajpilan (ekz-e "Courier").
Kaj eble pli ĝusta similaĵo por tia substantiva -esk estus ne -ec, sed kvazaŭ-. -- Sergio --- On Thu, 11/6/08, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote: From: Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> Subject: [revuloj] -esk To: [email protected] Date: Thursday, November 6, 2008, 12:46 AM Ĵerom: se la kunteksto diras, ke gxi estas nearaba skribo, jes klare. sed se oni nur parolas pri "arabecaj aux arab-stilaj skriboj", kiel vortumis renato, tiam estas neklare. Mi ankoraŭ ne komprenis kio estas arabesko (ŝajnas laŭ Ĵerom signoj arab-stilaj sed en nearaba kunteksto). Ĉu ankaŭ japanesko, Ŝekspir-eskro, ktp. estas la sama afero?
