renato:
> Mi ankoraŭ ne komprenis kio estas arabesko (ŝajnas laŭ Ĵerom signoj 
> arab-stilaj sed en nearaba kunteksto).

rigardu cxi tie:

  http://www.larchercalligraphy.com/

la strekoj, kiuj cxirkauxas la vorton "copperplate" estas arabeskoj.  por 
uzantoj de dis-literaj skriboj tiuj formoj memorigas la senrompajn, kurbajn 
formojn de araba skribo.  tamen neniu arabskriba stilo havas similajxojn, nur 
la kufa flora stilo havas iajn eksterliterajn ornamojn, sed alispecajn.

> Ĉu ankaŭ japanesko, Ŝekspir-eskro, ktp. estas la sama afero?

japanesko estas ajxo konscie farita laux tipa japana stilo.  sxekspiresko estus 
imito de la etoso, stilo... de sxekspiraj verkoj.

ankaux la ekzemploj proponitaj de sergio sxajnas al mi akordaj kun la senco de 
"-esk".

jxeromo

Rispondere a