renato:
> Ĵerom:
> 
>> arabeskaj ornamoj aperas en iuj stiloj de euxropa belskribo 
>> (tekstura-gotika, kancelaria, angla stiloj plej tipe) kaj gxi iel memorigas 
>> la formojn de arabaj literoj.
> 
> do, alivorte, temas pri arabecaj aŭ arab-stilaj skriboj.

Sxajnas al mi, ke Jérôme opinias, ke vera araba skribo, ne povas esti 
konsiderata "arabeska", kvankam gxi certe estas "arabstila". Mi ne scias, cxar 
por mi la signifo de -esk restas nebula, sed se oni parolas pri arabeca aux 
arabstila skribo de nearaba skribo, tiam sxajnas al mi evidenta la kromsignifo, 
ke gxi estas arabimita.

Kore,

Marc

Rispondere a