vilhelmo:
> Mi pensas, ke indus aldoni al la klarigo de "-esk" rimarkon: 
> "RIM: Ghenerale la rolon de la neoficiala sufikso -esk pli bone ludas la 
> Fundamenta -ec." 
> au, prefere, doni kiel klarigon: "EVI = -ec" 

laux mia sento "-esk" signifas "havanta la rekoneblan aspekton, karakteron de 
io".  eble la nuna difino ne suficxe klaras.

mi ne kontrauxas rimarkon, kiu dirus ke la rolon de -esk plejofte povas ludi la 
fundamenta -ec, sed mi ne dirus ke "-ec" ludas gxin "pli bone".  versxajne en 
iuj okazoj "-ec" pro sia pli granda gxeneraleco iom konfuzas.  komparu:
  (1) tiu pentrajxo estas barokeca
  (2) tiu pentrajxo estas barokeska
en (1) mi komprenas ke la pentrajxo estas pli versxajne efektive baroka kun 
klaraj ecoj de la koncerna stilo, kaj nur eventuale ne auxtente baroka sed 
simila al barokajxoj.  en (2) oni prefere komprenas la duan sencon, ke la 
pentrajxo ne estas vere el baroka epoko sed memorigas, eble imitas tiun stilon.

mi ne vidas kialon por indiki evitindecon.  versxajne "-esk" ne estas el tre 
ordinara parolmaniero, kaj tio pravigus indikon de malofteco.

jxeromo


Rispondere a