Saluton Teodoro Teodoro Sankaro skribis: > f_sophia wrote: > > Danteska signifas "pri Danto" kaj ne "kiel Danto aŭ laŭ imito de Danto > > aŭ eco de Danto". > > Laux PIV-2005, "danteska" signifas simila al la verkoj de Danto. Fakte, > gxi ecx indikas ke aparte temas pri simileco al La Inferno.
Oh ve'! Fuŝ... fuŝ... Mi skribis "pri"... sed mi pensis "laŭ". Mi pardonpetas pro mia eraro. Kaj do "danteska Infero" estas la Infero laŭ Danto (t.e. laŭ opinio kaj imagopovo de Danto)... kaj ne laŭ imito de Danto. Kaj do "mia oficejo estas danteska Infero" signifas "mia oficejo estas kiel la Infero laŭ Danto" (t.e. ĝi imitas la Inferon de Danto kaj ne Danton mem). Ĉu ne "Danta" (laŭ reguloj de la Fundamento)? > Laux PIV-2005, "danteska" signifas simila al la verkoj de Danto Jes ja, nur en specifaj okazoj; en la frazo "mia oficejo estas danteska" signifas "mia oficejo povus fonti el la menso de Danto" (kaj do imito de la enteno de la verkaĵo). > [...] Oni ja povus konsideri esk-vortojn apartaj vortoj. Tamen, > miaopinie, "-esk" estas suficxe produktema kiel sufikso ke estas pli > bone konsideri gxin vera sufikso, kvankam kun iom nebula signifo. (Sed > ne tiel nebula kiel ekzemple cxe "-um".) Jes. Mi preferas konsideri esk-vortojn apartaj, tamen ankaŭ la "nebula" eco de la sufikso estas bona ideo. Bona estas ankaŭ la rimarko de Renato... Fine, ni ofte forgesas ke nur la uzado de la vortojn valorigas ilin... do ankaŭ se ili estas evitindaj aŭ "ne-logikaj" aŭ laŭ la formo ne kongruas kun la signifo... sed ili estas uzataj kaj uzataj tiamaniere... ni ĉiukaze konas ilin, vole aŭ nevole. Tio okazas en ĉiu lingvo (mi opinias ke ĝi estas hona eco). Ekzemple... la angla vorto "kidnapping"... forrabo... laŭlitere signifas "infanŝtelo" sed ĝi estas uzata ankaŭ por la plenkreskuloj. :) El la infera rondo... :) Antonio Codazzi
